【4K】 Vizito al Zamenhofaj Familianoj en la Varsovia Juda Tombejo, Akompanata de Roman Dobrzyński
Chojus Europe publikigis antaŭ 5 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ni vizitis la Varsovian Judan Tombejon en junio 2024 kaj nian viziton akompanis Roman Dobrzynski, kiu montris jen facile, jen penserĉe tombojn de zamenhofaj familianoj.
La hebrea aŭ juda tombejo de Varsovio, proksime de la geto kaj apud la protestanta tombejo, estas la plej granda hebrea (juda) tombejo de Mazovia Provinco. Ĝi situas en kvartalo Wola ĉe la Okopowa strato kaj estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj. La tombejo nombras pli ol 200 000 markitajn tombojn kaj ankaŭ amastombojn de la viktimoj de la Varsovia geto.
Fine de 2017, la pola registaro aprobis rezolucion, kiu poste estis aprobita de la pola parlamento de plimulto de 416 subtenantoj kontraŭ 4 kontraŭuloj, por investi 100 milionojn da zlotoj en renovigado de la tombejo. La mono iras al la “Fondaĵo Kulturo kaj Heredaĵo”, kiu realigas la renovigon kunlabore kun la Komitato de Polaj Judaj Komunumoj.
00:00 Eniro en la tombejon
01:20 Al kaj de Markus Zamenhof, la patro de L.L. Zamenhof
15:40 Al kaj de Maksymiljan Frenkiel, la patro de Wanda Zamenhof
17:40 Al kaj de Leon kaj Feliks Zamenhof, fratoj de L.L. Zamenhof
21:15 Helena Zamenhof, la edzino de Feliks Zamenhof
24:15 Al kaj de Ludovik kaj Klara Zamenhof
37:35 Al Rozalia Zamenhof, la patrino de L.L. Zamenhof
50:58 Tombo de Rozalia Zamenhof
55:10 Al Aleksander Silbernik, la bopatro de L.L. Zamenhof
Dato: 2024-06-30