#VK23 Migrantoj kaj rifuĝintoj: la katolika vidpunkto (Marija Belošević)
UEAviva publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2023. La preleganto estas Marija Belošević, prezidantino de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).
Okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino, en 2023, IKUE eldonis tradukon de la libron “Ne timu, estas mi”, kun la mesaĝoj kaj aliaj tekstoj de la Papo Francisko pri migrantoj kaj rifuĝintoj. La vortoj de la Papo de la komenco de lia papado estas klaraj kaj alvokas ne nur katolikojn, sed ĉiujn homojn de la bona volo. La bazo de la prelego estos la menciita libro. Krome, ankaŭ pluraj asocioj kadre de la Katolika Eklezio ege aktivas rilate la migrantojn kaj rifuĝintojn, helpante ĉiujn, sen pensi pri ilia kredo, nacieco, deveno. Dum la prelego do estas prezentitaj plej trafaj mesaĝoj de la Papo kaj same la plej gravaj eŭropaj asocioj, kiuj okupiĝas pri migrantoj kaj rifuĝintoj.
De la 4-a ĝis la 12-a de januaro 2024 UEAviva spektigas la registritajn prelegojn de la kongresa temo 2023: “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj” – kiu validis por la 4-a VK kaj por la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazinta en Torino, Italio, en julio-aŭgusto 2023.
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo
Por aliĝi al la 109-a UK, kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto 2024, aliru: https://uk.esperanto.net/2024