Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

#VK25 Esperanto-kanto: Milittempe (Joel Muhire kaj Miriam Ingabire Alliance)

UEAviva publikigis antaŭ 5 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Solidareco milittempe: UEA vokas al subteno por esperantistoj en D. R. Kongo tra la Konto Espero!

Donacu al la Konto Espero: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero

Universala Esperanto-Asocio (UEA) per sia Konto Espero daŭrigas solidaran agadon por subteni individuajn membrojn de la Asocio, kiuj troviĝas en la plej bezonataj situacioj pro armitaj konfliktoj kaj humanitaraj krizoj. Tiu solidareca alvoko estos akompanata de speciala kultura gesto: en nia jutuba kanalo aperas muzikvideo de la kanto “Milittempe”, interpretata de Joel Muhire kaj Miriam Ingabire Alliance, esperantistaj kantistoj el D. R. Kongo. La kanto premieriĝis dum la malfermo de la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto kaj nun estas prezentata aparte – kiel necesa voĉo de espero, eltenemo, homa proksimeco kaj konfirmo de niaj valoroj en tempo de sufero.

Pere de zorge kolektitaj informoj ekde marto 2025, jam eblis helpi ĉirkaŭ 28 individuajn membrojn de UEA en Demokratia Respubliko Kongo, ĉefe en la urboj Goma kaj Bukavu, regionoj forte trafitaj de perforto kaj malstabileco. Al tiuj helpitoj UEA sukcesis sendi monhelpon de 100 eŭroj.

En regiono, kie granda parto de la loĝantaro vivas sen stabila formala enspezo kaj kie multaj familioj devas kontentiĝi per tre limigitaj rimedoj, tia sumo povas havi realan kaj tujan efikon: por multaj ĝi signifas subtenon por bazaj bezonoj dum unu aŭ eĉ du monatoj, ekzemple por manĝaĵoj, loĝkostoj, sanelspezoj aŭ edukaj bezonoj. En kondiĉoj de milito kaj delokiĝo, tiu helpo ofte estas decida por travivi malfacilan periodon kun minimuma digno.

UEA nun celas etendi tiun solidaran helpon al ankoraŭ aliaj individuaj membroj, kiuj daŭre suferas pro militoj kaj perfortaj konfliktoj en diversaj regionoj de la mondo. Tial la Asocio alvokas la tutmondan Esperanto-komunumon kaj aliaj homoj de bona volo kontribui al la Konto Espero, por ke neniu membro restu sola fronte al tiaj malfacilaj provoj.

Per tiu iniciato UEA volas memorigi, ke Esperanto ne estas nur lingvo, sed ankaŭ komunumo de reciproka zorgo. En la strategia plano de UEA por la periodo 2025-2030, nome AKIRI, solidareco estas unu el la referencaj valoroj. Eĉ kiam la helpo estas modesta laŭ ciferoj, ĝi povas esti profunde esperodona gesto por tiuj, kiuj sentas sin forgesitaj de la mondo. Do ĉiuj donacoj gravaj. Se donacoj alvenos abunde, ankaŭ eblos pensi agadojn krom la referenca helpo de po 100 EUR por helpito.

Kiel same jam memorigis nin Joel Muhire: UEA estas nia, UEA estas vi – https://youtu.be/B5TB6P_ka5M?si=PCXptFGeHqbDX_VA Kune ni povas mildigi maljustaĵojn kaj konservi esperon – en milittempoj ni devas eĉ pli konfirmi nian forton, kio en la aktvismo de la Esperanto-movado ĉefe estas la forto de espero.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Ĝi ĉiam malsekas.

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?