memrego
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En MP3-formato (drive.google.com/drive/folders/1Cs9Ppi90KhqYOz4LwnFWG0tuOBCuXbvh) por ĉiuj. Neniu rajto rezervita! Subtena paĝo:(bmc.link/eoawe)
Facebook: fb.com/esperantajkantoj
Liro:
hieraŭ nokte mi vokis centfoje
sentiĝis tiel sola en la ĉambro
tiel perdita, eĉ ne scias la kialon
ĉe vi mi sentas min hejme
sed foje sentas mi, la tempo forflugas
(vi perdigas la memregon, vi min perdigas)
tage kaj nokte, volas vin kontentigi
(vi perdigas la memregon, vi min perdigas)
ho, kiam tiel vi min rigardas, mi scias
mi tute perdos la memregon
kaj kiam tiel vi min tuŝas, ho ne
vi perdigas la memregon (vi min perdigas)
tutnokte, vi ligis mian langon
ne trovas vortojn por eldiri la penson
ebriiĝis pro estado ĉe via flanko
ŝajne perdis mi la tutan fierecon
sed foje sentas mi, la tempo forflugas
(vi perdigas la memregon, vi min perdigas)
tage kaj nokte, volas vin kontentigi
(vi perdigas la memregon, vi min perdigas)
ho, kiam tiel vi min rigardas, mi scias
mi tute perdos la memregon
kaj kiam tiel vi min tuŝas, ho ne
vi perdigas la memregon (vi min perdigas)
(vi min perdigas, perdigas)