Hino Nacional Brasileiro em Esperanto – Brazila Nacia Himno
ibotira salitre publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
BRAZILA NACIA HIMNO
Muziko: Francisco Manoel da Silva
Teksto: Osório Duque Estrada
Traduko: Sylla Chaves
Kantas: Neide Barros Rêgo
Deka trako de la kd “El la Brazila Juvelujo”
La bordoj Ipirangaj aŭdis en trankvil’
eĥantan krion de heroa gento,
dum Suno de Libero, kun plej varma bril’,
ekflamis sur brazila firmamento.
Se ekĝuis nia tero
egalecon danke nian brakan forton,
en la sino de Libero
niaj brustoj ja ne timas eĉ la morton.
Patri’ amata,
adorata,
vivu, vivu!
Brazil’, intensa revo kaj viviga lum’
de amo kaj espero sur nin falas
el via ĉielpuro ridetanta, dum
la brilo de Sudkruco senvualas!
Giganto pro la volo de Naturo,
vi estas bela, forta kaj sentima,
kaj via grando vojas al futuro!
Land’ adorata,
inter land-mil’,
mia Brazil’,
la plej amata!
Gefilojn vartas per patrin-ĝentil,
land’ amata,
Brazil’!
II
Kuŝante poreterne sub lazur-ĉiel
je son’ de l’ mar’ kaj bril’ de l’ oro lita,
vi lumas, ho Brazilo, Amerik-juvel’
per sun’ de Nova Mondo lumigita!
Ol la ĉarmoj alilandaj
via flor-vario estas pli ornama,
viaj boskoj* — pli vivantaj,
kaj vivado en vi estas ja pli ama!
Patri’ amata,
adorata,
vivu, vivu!
Brazil’, la stela flago, kiun portas vi,
eterne estu nur simbolo ama,
kaj ĝia flav’ kaj verdo nur parolu pri
ĝisnuna glor’ kaj paco porĉiama!
Sed se Justec’ bezonos klaban forton,
ne mankos la kuraĝo de l’ gefiloj,
ĉar viaj adorantoj spitas morton!
Land’ adorata,
inter land-mil’,
mia Brazil’,
la plej amata!
Gefilojn vartas
per patrin-ĝentil,
land’ amata, Brazil’!