Pernambukaj junaj esperantistoj padumas en Monto Guararapes – Pernambuko

Associação Pernambucana de Esperanto publikigis antaŭ 5 monatoj

05:00 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Marton kaj Bruno, volontuloj de PEA kaj JEP ((Junularo Esperantista de Pernambuko) decidis padumi (promeni en pado) en la historia placo Guararapes-Monto. Ĝi estis la scenaro de vigla batalo en la historio de Pernambuko.

La bataloj de la Guararapes estis du konfliktoj kiuj okazis en 1648 kaj 1649. Ili respondecas por fortigi la reziston de la portugaloj kontraŭ la nederlandanoj kiuj jam okupis Pernambukon ekde la jaro 1630. Tiuj bataloj estis gravaj por la tuta forigo de la nederlandanoj de la brazila teritorio. Kutime oni diras ke la bataloj de la Guararapes estis la unua batalo kiu kunigis homojn el malsimilaj etnoj (blankuloj, nigruloj kaj indiĝenoj) por batali favore al la sento de “Brazileco”. Tiuj bataloj ankaŭ reprezentas la aperon de la brazila terarmeo.

(la supran tekston verkis Jaqueline Soares kaj esperantigis Marcionilo Vasconcelos)

Sciu iom pli pri la agado de Pernambuka Esperanto-Asocio. Se vi interesiĝas membriĝi kaj subteni nian agadon, aŭ simple donaci al ni, jen ligilo kun klarigoj pri kiel helpi (por brazilanoj): http://www.esperanto-pe.org/index.php

Al ne-brazilanoj: se vi volas helpi, vi povas donaci per nia UEA-konto: eape-b Dankon!

EM PORTUGUÊS Saiba um pouco mais das ações realizadas pela Associação Pernambucana de Esperanto. Caso queira se tornar um associado e ajudar na manutenção de nossas ações, ou simplesmente fazer uma doação, basta acessar o site abaixo (para brasileiros):

http://www.esperanto-pe.org/index.php Para não-brasileiros: se você quer ajudar, pode fazer doações para nossa conta na UEA: eape-b

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

komputilotomatojnstrangaretejo