Nacia Vespero de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo (2003)

UEAviva publikigis antaŭ 1 monato

01:25:11 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La 88-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis en Gotenburgo, en 2003. La Nacia Vespero estas tradicia ero de la UK, kiam la gastiganta lando montras al kongresanoj sian kulturon. Siv Burell, de la Esperanto-Societo de Gotenburgo, elhavis historian materialon el VHS pri la Nacia Vespero de la 88-a UK speciale por la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK: https://vk.esperanto.net). En la komenco de la video oni vidas la kongresejon kun multaj personoj kaj poste oni revidas la momenton de la Nacia Vespero. Siv memorigas, ke ilia Nacia Vespero diferencas de aliaj: multaj landoj havas ŝtatan monapogon por tiu ero de la UK; la 88-a UK ne kalkulis je tiu subvencio. Sed ili sukcesis doni bonan informon pri Svedio, historie, geografie, kulture kaj nuntempece per kreema aliro: la scenejo uzis tiame novstilan rimedon, pro fonaj bildoj, kiuj tre bone efikis pro flua rearanĝado de la scenejo post ĉiu parto de la Nacia Vespero, kiu okazis kiel teatraĵo. “La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson”, konata en multaj landoj, bazigas la “rakonton” de tiu momento.

UEA kore dankas al Siv Burell kaj al la Esperanto-Societo de Gotenburgo. Ĉar ni disponigas la filmon senpage, bv. konsideri subteni al UEA per aliĝo (https://uea.org/alighoj/alighilo) aŭ per simbola donaco: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AbelojElefantoHundoHipopotamo