“Mistera Potenco” de la Oriento—Ĉina Interreta Literaturo
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Pli rapida renovigo!”
“Rakonto estis tiel mirinda. Bonvolu ne ĉesi traduki ĉi tiun rakonton!”
Jen estas komentoj pri ĉinaj interretaj romanoj de eksterlandaj retanoj. La interreta literaturo de Ĉinio prosperis en la lastaj jaroj, ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ eksterlande. Laŭ statistiko, ĝis 2020, pli ol 10 000 verkoj de ĉina interreta literaturo estis disvastigitaj eksterlande per retejoj kaj aplikaĵoj, kies uzantoj kalkuliĝis al 100 milionoj, el Orienta Azio, Nordameriko, Eŭropo kaj Afriko. Multaj eksterlandaj legantoj esprimis preferon al ĉinaj retaj romanoj, dirante, ke ili apenaŭ haltigis la legadon. Ŝajnas ke ili jam malfermis siajn korojn per la “mistera potenco” de la Oriento.
En la fino de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, la ĉina interreta literaturo estis populara. Post pli ol 20-jara disvolvado, nuntempe troviĝas dekoj da milionoj da tiaj verkistoj, kiuj ĉiutage skribas pli ol 150 milionojn da ideogramoj. Ĝuste pro tia aktiva kaj grandega origina kreiva forto, la ĉina interreta literaturo povas alporti mirindajn rakontojn kun diversaj temoj al eksterlandaj legantoj kaj retanoj.
Nun oni faras tre detalan dividon de specoj de la retaj romanoj, kiaj luktarto, fantazio, urba romantiko, sporto, ludo, arkeologio kaj ĉina medicino.
El regiona perspektivo, legantoj el eŭropaj landoj kaj Usono preferas romanojn de fantazio kaj fabeloj, kaj tiuj el orient-aziaj landoj preferas romantikajn kaj urban romanojn.
Ĉu la interreta literatura platformo de Ĉinio povas krei laborŝancojn? Jes! Ĉar interreta literatura kreado estas pli fleksebla en laborhoroj, multaj virinoj povas ekvilibrigi siajn bezonojn prizorgi familion kaj labori per tia kreado. Ekzemple, aŭtoroj de interretaj am-romanoj en Bangladeŝo kaj Filipinoj estas plentempaj patrinoj.
Laŭ statistiko, 53% de la verkistoj de la retejo “m.webnovel.com” estas virinoj. Amikoj, ĉu vi interesiĝas legi kelkajn ĉinajn interretajn romanojn? Diru al mi viajn “postlegajn” komentojn!