Prezento de Praktika Fundamento fare de Petro Desmet’
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Praktika Fundamento? Ĉu la vera Fundamento do ne estas praktika? Jes, ĝi estas, se oni konas minimume unu el ĝiaj kvin naciaj lingvoj! Do, ĉu iu, kiu ne konas unu el la kvin, ne meritas, ne bezonas Fundamenton, aŭ ĉu li uzu ĝin nur kiel ornamaĵon? Tiu ĉi libro do nepre celas ankaŭ ilin!
Sed ne nur ilin! Tiu ĉi libro remetas la Fundamenton en sian tempon. La cititaj nacilingvaj vortoj havis (kaj havas) la signifon/sencon de antaŭ pli ol cent jaroj, sed ĉiuj lingvoj evoluis. Se oni ne atentas tion ĉe konsultado de la originala U.V. oni aŭtomate misinterpretas, kaj pensas ekzakte kapti la sencojn … sed oni grave eraras.
La difinoj de Kabe, kiuj ĉi tie klarigas la sencojn, datas el la tempo de la apero de la fundamento … kaj Kabe ankaŭ estis revizianto de la pola parto de la U.V. Liaj difinoj do nepre estas fidindaj redonoj de la tiama akceptita signifo.