La 8-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-8) – Kvara Tago

UEAviva publikigis antaŭ 7 monatoj

00:00 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Pasintjare la 7-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-7) estis inter la unuaj internaciaj Esperanto-kunvenoj, kiuj okazis virtuale. En IrEK-7 partoprenis 121 esperantistoj el 35 landoj, kiuj povis ĝui 25 prelegojn de fame konataj internaciaj esperantistoj kaj kelkajn art-programerojn.

Ĉi-jare, la 8-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-8) okazos ekde la 8-a de aprilo ĝis la 11-a de aprilo 2021 kun la ĉeftemo “Virtuala Mondo, Reala Espero”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-8/

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-8:

Profesoroj Renato Corsetti, Duncan Charters, Probal Dasgupta, Ilona Koutny, Jose Antonio Vergara, Sean O Riain, Orlando Raola, Federico Gobbo, d-ino Katalin Kovats, d-ro Alain Delmotte kaj ges-roj Anna Lowenstein, Chen Ji, Jérémie Sabiyumva, Emilio Cid, Ilia Dewi, Larysa Osadchuck, … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-8/programo/ .

Por eniri la virtulan lokon de la Kongreso en Zoom dum ĉiuj 4 tagoj de la evento, vi povas utiligi jenan alir-informon:
https://us02web.zoom.us/j/88104648985
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 881 0464 8985
Pasvorto (Passcode): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Ni elkore invitas ankaŭ vin partopreni en IrEK-8 per salut-mesaĝo kaj/aŭ prelego. La salutmesaĝo povas esti kelkminuta kaj la prelego ĝis 30 minutoj plus 15 minutoj por la probablaj demandoj-kaj-respondoj (entute 45 minutoj).

Ideale kaj laŭeble, vi povus sendi viajn kontribuaĵojn ankaŭ registrite videe por ke ni elsendu tion se kial ajn vi ne povis prezenti tion vive.

Se vi deziras kontribui per prelego, bonvole kiom eble plej frue kaj prefere ĝis la 5-a de aprilo, laŭeble:

· Diru al ni la titolon de via prelego (via prelego ne nepre devas esti pri la kongresa ĉef-temo).
· Difinu vian preferatan daton kaj horon por la (viva) prezentado. Por elekti taŭgajn tagon kaj horon (prefere inter la 7:00-19:00 UTC) bv. rigardu al daŭre ĝisdatigata programo de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-8/programo/.
· Sendu kelklinian klarigon pri la enhavo de via prelego
· Sendu kelklinian biografieton de vi
· Sendu ciferecan foton de vi


Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo​​​​​
#Esperanto

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj