Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Esperanto en la Legio de Bona Volo

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 25-an de julio 2019 en la Esperanta Retradio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:

La 27-an kaj 31-an de aŭgusto de 2015 aperis ĉi tie du artikoloj miaj pri “Kvar kompare novaj religioj”, kaj mi diris, ke ĉiuj ili apogas Esperanton: Spiritismo, Bahaismo, Oomoto kaj Ŭonbulismo.

En artikolo pri “Religioj en Braziljo” (12-a de decembro de 2017) mi menciis la spiritan movadon “Legio de Bona Volo” (LBV), kiu ankaŭ apogas Esperanton, kaj mi montris foton de la bela “templo” de LBV, kiu ne estas preĝejo de tiu aŭ de iu ajn movado, sed estas malfermita al ĉiuj, kiuj volas ekzemple mediti.

Pri LBV troviĝas en la E-Vikipedio i.a. jenaj informoj:

“Legio de Bona Volo, LBV, estas brazila institucio civila, spiritualista, filantropia kaj eduka. Ĝia oficiala celo estas “prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo”, en praktiko, ĝi faras karitatan laboron per infanejoj, restejoj por maljunuloj, disdono de helpo al malriĉuloj, ktp.”

Ĝi estis fondita en 1950 de Alziro Zarur, kaj ekde lia morto la direktoro-prezidanto estas José de Paiva Netto.

En marto ĉi-jare EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo) informis, ke LBV partnere kun EASP
“okazigis plian atelieron de Esperanto senpage alireblan al ĉiuj interesatoj konatiĝi kun la lingvo. La ĉi-jara ateliero okazis en la Socihelpa Komunuma Centro de LBV, la 23-an de februaro, kun la ĉeesto de kvindeko da vizitantoj kaj gelernantoj de la Edukejo Paiva Netto.”

Tiu informo ankaŭ aperis en jena UEA-retpaĝo: https://uea.org/vikio/Brazilo:_Entuziasma_evento_en_Legio_de_Bona_Volo.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi demandis al la respondeculoj pri la rilatoj inter LBV kaj Esperanto, kaj mi nun citas el la respondo:

“Plenume al la ekumena kaj frateca celo de Legio de Bona Volo, pluraj publikaĵoj kun ĝia mesaĝo estas tradukitaj al Esperanto, kiel ekzemple ekumenaj preĝoj, beletraj paĝoj, bibliaj tekstoj, revuoj, faldfolioj, ĵurnaloj, flugfolioj, porinfanaj libroj, interalie.
Strebante stimuli la diskonigadon de Esperanto tra la interreto kaj atingi precipe gejunulojn, Legio de Bona Volo konstante ĝisdatigas siajn profilojn ĉe Fejsbuko kaj Jutubo, kaj diskonigas, ankaŭ per novaĵleteroj kaj retpoŝto, fotojn kaj noticojn pri la esperantistaj aktivecoj tra la tuta mondo.”

Poste mi faris pliajn, pli specifajn demandojn pri LBV kaj Esperanto kaj ricevis jenajn informojn:

● LBV diskonigas la menciitajn Esperantajn publikigaĵojn ekde 1980.
● La tekstoj verkitaj de LBV-teamanoj estas tradukataj de tri brazilaj esperantistoj, inkluzive de nia kunlaboranto Paulo Sérgio Viana.
● LBV
– okazigas ĉiujaran atelieron pri Esperanto por prezenti kaj instigi la
lernadon de la Internacia Lingvo al la komunumo kaj al la lernantoj de
LBV;
– konstante korespondas kun la esperantistaro en la tuta mondo;
– partoprenas en naciaj kaj internaciaj E-kongresoj kaj E-renkontiĝoj,
ekzemple: 92a UK (Japanio – 2007); 94a UK (Pollando – 2009); 8ª
Tutamerika Kongreso en San-Paŭlo (2011);
– preparas nun, post antaŭa publikigo de la libroj “Celoj de LBV”,
“Meditadoj kaj Pensoj (Dialektiko de Bona Volo)”, “Religio de Dio –
Spiritualismaj Gvidlinioj de la Monda LBV” kaj “Meditadoj el la Animo”
– tri pliajn librojn, publikigotajn ankoraŭ en 2019.
● LBV havas la Esperantajn retejojn “Portalo LBV” (www.bonavolo.com), “Blogo Paiva Netto” (www.paivanetto.com/eo) kaj “Retejo Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito” (www.religiodedio.org), krom la retejo “LBV kaj Esperanto”, en kiu legeblas pliaj informoj pri la rilatoj inter LBV kaj la internacia lingvo.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi skribas … krajono

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?