KISTV-Socio: Amaziĥoj en Katalunio
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La amaziĥa lingvisto Hassan Akioud rakontas pri la lingva situacio de la amaziĥoj, kaj en Amaziĥio kaj en Katalunio.
Hassan Akioud naskiĝis en Agadir, Maroko, la jaron 1972, kaj loĝas de antaŭ pli ol dek jaroj en Barcelono. Li estas diplomito en hispana filologio kaj doktoro pri ĝenerala lingvistiko. Respondecas pri administrado en Observatori Català de la Llengua Amaziga (Kataluna Observejo pri Amaziĥa Lingvo) kaj estas membro de la Grupo pri Amaziĥaj Studoj de Katalunio kaj de la asocio Itran. Kunverkis la libron ‘Els amazics: una història silenciada, una llengua viva’ (La amaziĥoj: silentigita historio, vivanta lingvo) kaj redaktas kaj prezentas la novaĵojn en la amaziĥa en Barcelona TV.
Post la lastaj migradoj, la amaziĥa lingvo fariĝis la tria lingvo en la Kataluna Landaro laŭ parolanto-numero. Temas pri la lingvo de la amaziĥoj (aŭ berberoj, kiel nomis tiun popolon grekoj kaj romianoj), kaj ĝi estas la loka lingvo de Amaziĥio, nordafrika teritorio iranta el Kanariaj Insuloj ĝis la oaza urbo Siwa en Egiptio. La amaziĥa suferis fortan retroiron post la islamigo kaj la arabigo de siaj parolantoj la 7an jarcenton, kaj tute malaperis dum la 18a jarcento el Kanariaj Insuloj pro invado kaj aligo al Kastilio. La amaziĥa havas propran alfabeton, nomita tifinaĥo, kiu aĝas pli ol 2500 jaroj kaj estas daŭre uzata nuntempe, kune kun la latina.