Kio estas Moderna Arto?
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jonathan Cooper prelegas pri Moderna Arto. Moderna arto jam okazas dum pli ol unu jarcento, sed eĉ nun, multaj homoj ankoraŭ havas gravajn dubojn pri ĝi. Paroli pri tiu ĉi reputacia problemo estas la unua tasko de tiu ĉi prelego. La dua tasko estas difini stilon en arto, rilate al la intenco de la artisto.
Kvankam moderna arto naskiĝis je la komenco de la 20-a jarcento, la unua semo de ĝi, relativeco, ekkreskis en la 15-a jarcento, kaj la dua semo, memstareco, en la 19-a jarcento. La prelego eksplikos kial moderna arto ne eblus sen tiuj ĉi gravaj ideaj ŝanĝoj.
En la multaĵo da diversaj artstiloj tra historio estas du ĉefaj specoj, kiuj indikas du modalojn por vidi, kaj figuri, la mondon: la absolutan kaj la relativan. Absoluteca artaĵo figuras la mondon kiel, laŭ la artisto aŭ laŭ la societo de la artisto, ĝi ‘estas’, dum relativeca artaĵo figuras la mondon kiel ĝi ŝajnas, aŭ aspektas. Vario de relativeca artaĵo figuras la mondon kiel ĝi ‘sentigas’ – aŭ, por esprimi alie, tia artaĵo figuras la emocian sperton de propra renkonto kun si. Dua grava semo de moderna arto estas la klopodo rompi la ligilon inter arto kaj la reala mondo, por ke artaĵoj staras per si mem. Tiu semo, memstareco, ebligas abstraktan (aǔ nefiguran) arton.