Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Esperanto & UN

Esperanta Stelo publikigis antaŭ 9 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Pripensiga novaĵo el 2028 🙂 Komentu laŭplaĉe, sed ne insultu unu la alian. Jen la antaŭparolo de la Fundamento, kie Zamenhof kaj esperantistaro verŝajne pravigus ŝanĝojn aŭ kreskigojn de la Fundamento mem. Leginda por ĉiu Esperantisto kiu plimulte kaj teorie sekvas, sed ne legis la Fundamenton http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html

Jen la envidea teksto: Ekde 2015 milionoj da homoj laŭ montreblaj statistikoj eklernis Esperanton per Duolingo. Nur tie, en tiu ĉi jaro 2028 jam 50 milionoj da homoj eklernis ĝin pere de la 8 haveblaj lingvoj

Kiel ni ĉiuj ĝoje scias, UN, senvetoa ekde 2025, akceptis Esperanton kiel laborlingvon en voĉdonado kie 162 landaj delegitoj aprobis pasintsemajne la proponon, 22 sindetenis kaj 10 kontraŭis.

Hodiaŭ ni eksciis ke Unesco starigos aŭtoritatan komitaton por esplori pri la indeco aŭ ne ŝanĝi aŭ pligrandigi la Fundamenton de Esperanto, laŭ la kondiĉoj kiujn la Fundamento mem permesas.

La komitato precipe konsistos el esperantoparolantoj el plej diversaj landoj kaj fakoj. Tie troviĝos memkompreneble e-akademianoj kune kun tradukistoj kaj lingvistoj. La komitato havos pleje unu jaron por decidi ĉu iu ŝanĝo aŭ kreskigo indos, kaj se jese, decidi kaj testi por fine transdoni la rezulton al UN.

Estas planate ke post tiu rezulto, ĉiuj favoraj ŝtatoj subvencios Esperanto-lernadon por ĉiuj generacioj, enkondukos ĝin en lernejojn, flughavenojn, ktp.

Laŭ la pola UN-delegito, la lasta ŝtupo por ekuzi Esperanton ĉe UN antaŭ la fino de 2030 estos la starigo de lingvistika komitato, same kiel okazis por la eniro de la ĉina kaj hinda, por kolekti kaj krei la necesajn fakvortarojn kaj glosarojn por mankantaj fakvortoj aŭ esprimoj en Esperanto. Ĝenerale, la tuta e-komunumo ĝojegas pri ĉi tiu finvenka novaĵo, kaj fidas la rezulton de la kompetenta komitato. Ĉi tiuj estis la plej freŝaj novaĵoj de Muzaiko.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu ne flugas?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?