Fundamento De Esperanto Ekzerco 26 Trans For Sub sin
Matio esperante publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
26 Kie vi estas? ― Mi estas en la ĝardeno. ― Kien vi iras? ― Mi iras en la ĝardenon. ― La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). ― La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). ― Mi vojaĝas en Hispanujo. ― Mi vojaĝas en Hispanujon. ― Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. ― Mi metis la manon sur la tablon. ― El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. ― Super la tero sin trovas aero. ― Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. ― Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. ― En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. ― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. ― Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. ― Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. ― Li diras, ke mi estas atenta. ― Li petas, ke mi estu atenta. ― Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. ― Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. ― Se li jam venis, petu lin al mi. ― Ho, Dio! kion vi faras! ― Ha, kiel bele! ― For de tie ĉi! ― Fi, kiel abomene! ― Nu, iru pli rapide!
ekster hors, en dehors de | outside, besides | ausser, ausserhalb | внѣ | zewnątrz.
vojaĝi voyager | voyage | reisen | путешествовать | podróżować.
piedo pied | foot | Fuss, Bein | нога | noga.
benko banc | bench | Bank | скамья | ławka.
et marque diminution, décroissance; ex. muro mur ― mureto petit mur; ridi rire ― rideti sourire | denotes diminution of degree; e. g. ridi laugh ― rideti smile | bezeichnet eine Verkleinerung oder Schwächung; z. B. muro Wand ― mureto Wändchen; ridi lachen ― rideti lächeln | означаетъ уменьшеніе или ослабленіе степени; напр. muro стѣна ― mureto стѣнка; ridi смѣяться ― rideti улыбаться | oznacza zmniejszenie lub osłabienie stopnia; np. muro ściana ― mureto ścianka; ridi śmiać się ― rideti uśmiechać się.
meti mettre | put, place | hinthun | дѣть; класть | podziać.
kanapo canapé | sofa, lounge | Kanapee | диванъ | kanapa.
muso souris | mouse | Maus | мышь | mysź.
lito lit | bed | Bett | кровать | łóżko.
super au dessus de | over, above | über, oberhalb | надъ | nad.
aero air | air | Luft | воздухъ | powietrze.
kafo café | coffee | Kaffee | кофе | kawa.
teo thé | tea | Thee | чай | herbata.
sukero sucre | sugar | Zucker | сахаръ | cukier.
kremo crème | cream | Schmant, Sahne | сливки | śmietana.
interne à l’intérieur, dedans | within | innerhalb | внутри | wewnątrz.
fianĉo fiancé | betrothed person | Bräutigam | женихъ | narzeczony.
hirundo hirondelle | swallow | Schwalbe | ласточка | jaskółka.
trans au delà | across | jenseit | черезъ, надъ | przez.
rivero rivière, fleuve | river | Fluss | рѣка | rzeka.
estro chef | chief | Vorsteher | начальникъ | zwierzchnik.
atenta attentif | attentive | aufmerksam | внимательный | uważny.
kvankam quoique | although | obgleich | хотя | chociaź.
dubi douter | doubt | zweifeln | сомнѣваться | wątpić.
estimi estimer | esteem | schätzen, achten | уважать | szanować.
fi fi donc! | fie! | pfui! | фи, тьфу | fe!.
abomeno abomination | abomination | Abscheu | отвращеніе | odraza.
rapida rapide, vite | quick, rapid | schnell | быстрый | prędki.