Gvantanamino (Guantanamera) – Alta tajdo (Maré alta) – Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Alta tajdo (Maré Alta) estas la familio Ávila, kiu ĉi-okaze prezentas al ni la konatan kanton Guantanamera (“Guantanamino” en Esperanto), laŭ la traduko de Liven Dek. La filmo estas farita de “Alta tajdo”. Jen la teksto de la kanto:
Guantanamera (Gvantanamino)
Mi estas homo sincera
el lando riĉa je palmoj.
Mi estas homo sincera
el lando riĉa je palmoj.
Ĉar estas mi efemera,
el mia kor’ fontas kantoj.
Gvantanamino, kampara gvantanamino,
Gvantanamino, kampara gvantanamino.
Jen miaj versoj helverdas,
jen ili arde brulruĝas,
Jen miaj versoj helverdas,
jen ili arde brulruĝas,
kaj, kiel cervo vundita,
arbare ili rifuĝas.
Gvantanamino, kampara gvantanamino,
Gvantanamino, kampara gvantanamino.
Mi kundividos la sorton
kun la mizera homaro,
Mi kundividos la sorton
kun la mizera homaro,
ĉar ajna rojo de monto
ĝojigas min pli ol maro.
Gvantanamino, kampara gvantanamino,
Gvantanamino, kampara gvantanamino.