Zamenhof kaj Litovujo

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro

08:10 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 5-an de junio de 2018 en la Esperanta RetRadio. Jen la teksto:

Plej multaj esperantistoj scias (aŭ pensas), ke la kreinto de la internacia lingvo estis polo kaj ke li naskiĝis en Bjalistoko. Tamen antaŭ kelkaj jaroj mi legis tekston, en kiu li asertis, ke lia patrujo estas Litovujo.
Do li estis litovo, ĉu ne?
Dum kelka tempo mi ne plu pensis pri tiu demando.
Tamen nun mi havas litovan bofilinon (kies familio vivas en Kovno – litove Kaunas –, kie loĝis la familio de la edzino de Zamenhof), kaj pro tio mi volis esplori pri la afero.
Ni vidu kelkajn faktojn.
Bjalistoko situas ĉe la tiama landlimo inter Pollando kaj Litovujo. Nuntempe ĝi situas en Pollando ĉirkaŭ 120 kilometrojn for de la litova landlimo. Aliaj faktoj estas, ke ekzistis “Grandprinclando Litovio” (aŭ Litvo) inter la 12a kaj la 18a jarcento, “Pola-Litova Unio” ekde 1385 kaj “Respubliko de Ambaŭ Nacioj” de 1569 ĝis la fino de la 18a jarcento. Do estis multaj rilatoj inter Pollando kaj Litovujo.
En la Esperanta Vikipedio troviĝas pri tiu temo la jenaj informoj;
“Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis ‘ruslanda hebreo’.
En letero de […] 1901 […] Zamenhof skribis: ‘Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole…’.”
En parto (de tiu artikolo) titulita “Nacieco” oni mencias leteron de 1912, en kiu Zamenhof diris “Vi povas min nomi ‘Filo de pola lando'”. Tamen li aldonis “sed ne nomu min ‘Polo’, por ke oni ne diru, ke mi – por akcepti honorojn – metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas”. Do li ne sentis sin polo.
La unua ĉapitro de la libro Vivo de Zamenhof (de Edmond Privat) pritraktas la temon “La Litova Gento”. La aŭtoro ne asertas, ke Zamenhof estis litovo, sed li diras:
“Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. […] Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis Zamenhof.”
En la libro Lidia – La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto la aŭtorino Wendy Heller asertas (p. 26 de la Esperanta traduko):
“[…] kiam Ludoviko naskiĝis, la zamenhofa familio jam loĝis en Bjalistoko, en la distrikto de Grodno, Litovio, kiu tiutempe estis parto de la rusa imperio.”
Do laŭ la aŭtoroj de la du menciitaj libroj Zamenhof naskiĝis en Litovujo (Litovio). Sekve li estis litovo.
En reta forumo interret-uzanto asertis:
“En sia parolado en 1907 […] en Londono Zamenhof diris tion.
‘Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas […].’
En letero de Josifo (onklo de Zamenhof) al Zamenhof, onklo Josifo nomas sian nevon (Zamenhofon) kiel judo de Litovio. La letero estis skribita [en] 1876, marto[n] [la] 16[an].
En letero al loka kongresa komitato en Krakovo Zamenhof skribas ‘Mi estas hebreo kaj naskiĝis en Litovio’.” (https://lernu.net/eo/forumo/temo/12225)
En la retejo de la Litova Esperanto-Asocio mi trovis la artikolon “Zamenhof kaj Litovio”. Ĝi komenciĝas jene:
“Estas sciate, ke la vivo de L. Zamenhof kelkfoje estis ligita kun Litovio. Li naskiĝis en Bjalistoko, kiu ĝis 1795 apartenis al Litova Granda Duklando. Dum solena akcepto en Londona urbodomo Guildhall [Gildhol] li eĉ nomis Litovujon sia patrujo. Komencinte kuracistan praktikon Zamenhof kelkan tempon loĝis en litova urbeto Veisiejai [Vejse’jaj]. En urbo Kaunas loĝis liaj estontaj edzino kaj bopatro, helpinta eldoni la Unuan Libron de Esperanto. Kelkan tempon Zamenhof loĝis kaj laboris en Grodno, kiu tiam apartenis al etna Litovio.”
Poste la aŭtoro (Petras Čeliauskas) diskutas la demandojn
“1) Kial L. Zamenhof nomis Litovion sia patrujo? 2) Kiom da tempo li loĝis en Veisiejai? 3) Ĉu L. Zamenhof sciis litovan lingvon? 4) Kiomgrade litova lingvo povis influi la strukturon de Esperanto?
Ĉi tie interesas nur la unua demando. Pri ĝi la aŭtoro, menciante ankaŭ la grandan polan poeton Adam Mickiewicz [Micke’viĉ] – kiu estis komencinta sian faman poemon “Sinjoro Tadeo” per la vortoj “Litvo! Patrujo mia!” – asertas:
“Estas klare, ke ambaŭ grandaj homoj pensis ne pri hodiaŭa etna Litovio. Por ili Litovio estis pli vasta lando, Litova Granda Duklando, sur kies teritorio troviĝis iliaj naskiĝlokoj kaj kiujn ili ne povis forgesi. Se iu opinias, ke Zamenhof parolis pri nuna Litovio, li sendube eraras.”
Bone, ni vidis kelkajn faktojn, asertojn kaj opiniojn. Nun vi povas formi vian propran opinion pri tiu afero. Fakto estas, ke la litova ne estas la denaska lingvo de Zamenhof, sed ke li nomis Litovujon sia patrujo.

PS: Konstateblas, ke pluraj aŭtoroj uzis la formon “Litovio”, dum Zamenhof diris “Litovujo”. Pri la diferenco inter “-io” kaj “-ujo” mi aperigis en la 27a de februaro ĉi-jare en la Esperanta Retradio la artikolon “Pri landonomoj”.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

DomoLangoTabloSeĝo