#VK21 Ĉu Plata Tero? (Bruce Sherwood)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉu PlataTero? estas prelego kiun Bruce prezentis kun Derek Roff en la kongreso de Esperanto-USA en 2020 kaj spektigis dum la 2-a Virtuala Kongreso de #Esperanto (julio 2021). Temas pri kontraŭo al la movado de la plata tero. Oni bonvenas legi lian artikolon pri la temo ĉe https://brucesherwood.net/?p=420. Li kreis navigeblan tridimensian modelon de la plat-tera modelo de la usona plat-tera movado kaj pere de ĝi li povas montri, ke multaj nudokulaj observoj radikale malkongruas kun la modelo de la plat-teruloj. La modelon mem oni povas vidi ĉe http://tinyurl.com/FEmodel (sen instali softvaron) kaj lia artikolo ankaŭ enhavas ligon al tiu programo kaj instrukcioj pri kiel uzi ĝin. Bruce kreis la modelon per VPython, ilo, kiu tre faciligas la uzon de Python por krei tridimensiaĵojn (https://glowscript.org, https://vpython.org). Bruce estas la ĉefa evoluiganto de VPython. Bruce (kaj Derek) Roff konvesaciis kun kongresanoj post la prezento. Bruce estas emerita profesoro de fiziko kaj “Fellow” de la Ameican Physical Society, de la American Association of Physics Teachers kaj de la American Association for the Advancement of Science. Kun Ruth Chabay li estas kunverkinto de la fizika lernolibro “Matter & Interactions” (https://matterandinteractions.org).
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo #Esperanto