Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Aŭtveturantoj pretas por releviĝo de fizikaj regiloj

Radio Verda publikigis antaŭ 3 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Por subteni nin: https://buymeacoffee.com/radioverda.
Koran dankon! ❤️

Kiam vi eniras novan aŭton hodiaŭ, ofte la interno aspektas pli kiel granda telefono ol tradicia veturilo. Preskaŭ ĉio troviĝas en unu brila ekrano. Sed tiu rakonto ne komenciĝas ĉe la firmao Tesla, sed en la 1980-aj jaroj, ĉe aŭto kiun multaj homoj eĉ ne plu memoras: la Buick Riviera.

En 1986 oni prezentis la Rivieran kun io vere neordinara por la tempo: tuŝekrano meze de la panelo. Oni nomis ĝin grafika regcentro. Ĝi anstataŭis pli ol okdek apartajn butonojn kaj levilojn. Sur la ekrano aperis malgrandaj bildoj, la simbolo de la ventumilo eĉ turniĝis je malsamaj rapidoj, depende de la agordo de la klimatizilo. Oni povis ŝanĝi la sonon, vidi vojaĝajn datumojn, eĉ legi elektronikajn mezurilojn. Por multaj homoj tio ŝajnis kvazaŭ el sciencfikcia filmo.

Tamen la reala vivo estis malpli magia. Gravaj aŭtorevuoj priskribis la sistemon kiel fiaskon. La tuŝekrano estis malrapida, postulis multajn frapetojn, kaj devigis la ŝoforon rigardi malsupren anstataŭ antaŭen. Uzantoj plendis ke la simplaj agoj, kiuj antaŭe postulis nur unu movon de fingro, fariĝis tuta ceremonieto. Vendado falis, kaj post kelkaj jaroj Buick simple rezignis. La ideo ŝajne mortis.

Sed ĝi ne restis entombigita por ĉiam. En la fruaj 2000-aj jaroj, kiam poŝtelefonoj fariĝis saĝaj, fabrikantoj denove ekpensis pri grandaj ekranoj en aŭtoj. En 2012 alvenis la Modelo S de Tesla, kun grandega deksepcola tuŝekrano en la centro. Preskaŭ ĉio estis regata tie: klimatizilo, navigado, radiostacioj, eĉ la aŭtomobilaj agordoj mem. La aŭto aspektis kiel veturanta komputilo. Multaj homoj ekpensis: jen la estonteco.

Aliaj fabrikantoj ne volis aspekti malmodernaj. Krome, unu granda ekrano ofte estas pli malmultekosta ol dekoj da apartaj butonoj kaj mekanismoj. Do ekaperis ĉiaj solvoj: kaŝitaj pordoteniloj, ŝanĝiloj kiuj estas rado, stango kiu ĉiam resaltas al la mezo, aŭ vico da malgrandaj butonoj apud la ŝoforseĝo. Eĉ la gantujo en iuj aŭtoj malfermiĝas per menuo en la ekrano, ne per simpla tenilo. Imagu kiom strange tio aspektas al fajrobrigadisto, kiu provas rapide malfermi pordon post akcidento.

Tie aperas la unua serioza problemo: sekureco. Kiam vi havas veran butonon por hejtilo aŭ lumoj, via mano lernas la lokon. Vi povas atingi ĝin eĉ blinde. Per tuŝekrano ĉio estas plata bildo. Vi devas rigardi, trarigardi menuojn, atenti ke via fingro ne saltas pro malglata asfalto. Esploroj montris ke tempo por reagoj de ŝoforoj plilongiĝas kiam ili serĉas ion en la ekrano, foje eĉ pli ol ĉe homoj kiuj sendas tekstmesaĝojn. Sur neĝa monta vojo tio ne plu estas nur ĝeno, sed vera danĝero.

La dua problemo estas pli nevidebla: datumoj. Modernaj aŭtoj plenplenas je sensiloj, kameraoj kaj komputiloj. Ili povas kolekti informojn pri via loko, via voĉo, via veturstilo. Esploro de la Fondaĵo Mozilla montris ke multaj markoj en siaj kondiĉoj rezervas la rajton kolekti multe pli da informoj ol absolute necesas, kaj dividi ilin kun aliaj firmaoj, asekuroj, foje kun registaroj. Por ordinara ŝoforo estas malfacile scii kio efektive okazas malantaŭ la ekrano.

La bona novaĵo estas ke ne ĉio moviĝas en unu direkto. En Eŭropo la sendependa organizo Eŭro NCAP anoncis ke, ekde 2026, aŭto ne ricevos la plej altan sekurecan takson se certaj esencaj funkcioj ne havos fizikajn ŝaltilojn, ekzemple indiklumoj, avertsignaloj kaj viŝiloj. Enketoj montris ke plej multaj ŝoforoj fakte preferas ordinarajn butonojn. Kelkaj grandaj fabrikantoj jam promesis revenigi ilin. Kiel diris unu konceptisto: aŭto ne estas poŝtelefono, ĝi estu aŭto.

Do kion ni lernas el la historio inter la Buick Riviera kaj la hodiaŭaj ekranoj? Eble la teknologio foje kuras pli rapide ol nia homa atento. Estas bele havi modernajn funkciojn, sed ĉe rapideco de aŭto la plej granda lukso estas klara, simpla regado. Ironie, post tiom da jaroj de cifereca magio, la plej inteligenta solvo eble estas malnova, vera butono kiun vi povas trovi sen rigardi.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas, rilate al vi, la frato de via patro?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?