Bartoloměj Daniel (1924 – 2001), la esperantisto – Oldřich Arnošt Fischer
Esperantista Klubo Brno / Klub esperantistů Brno publikigis antaŭ 25 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bartoloměj Daniel estis romao, kiu krom rusa kaj germana lingvoj memlernis esperanton, sciis ĝian signifon kaj propagandis ĝin inter siaj gekolegoj. Li devenis el malriĉa familio, kiu loĝis en Šaštín (Slovakio). Lia vojo al klereco ne estis facila, sed danke al sia talento kaj forta volo li sukcese studis en Karola Universitato en Prago kaj fariĝis la unua romaa promociita historiisto en tiama Ĉeĥo-slovakio (1956). En la jaroj 1969-1973 li estis agema membro de Asocio de Ciganoj-Romaoj de ĈSR. Li ekpreparis fondadon de Muzeo de Romaa Kulturo, por kiu li kolektis tradiciajn romaajn metiistajn produktojn kaj aliajn eksponaĵojn. En la jaro 1970 li en Moravia Landa Muzeo aranĝis unikan ekspozicion pri romaa forĝado. Post neniigo de Asocio de Ciganoj-Romaoj li laboris en diversaj laboristaj profesioj. Al faka laboro de historiisto li povis reveni nur post la jaro 1989. En la jaro 1991 li kunfondis Muzeon de Romaa Kulturo en Brno, en kiu ĝis fino de sia vivo laboris kiel historiisto. Bartoloměj Daniel verkis ne nur fakajn artikolojn kaj libron pri historio de romaoj, sed ankaŭ poemojn en okcidentslovakia romaa dialekto.
Bedaŭrinde malgraŭ scio, ke li parolis Esperanto, ni scias nenion pri lia esperantista agado. Se vi havas pli da informoj, ni petas, ke vi kontaktu nin.
Tekston de la prelego vi povas elŝuti ĉe https://www.esperantobrno.cz/malnova/fischer-Bartolomej-Daniel.pdf