Vi, Kreitaĵoj de l’Sinjor’ – La Malsupraj Lumoj
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La muzikgrupo “The Lower Lights” (La Malsupraj Lumoj) el Utaho, Usono, kantas “Vi, kreitaĵoj de l’Sinjor’ (All Creatures of our God and King). Traduko en Esperanto de W.J.Downes http://www.hymnary.org/hymn/Ador1971/3 Subtekstoj de Scott Turton.
“Ĉiuj tiuj himnoj oni ankaŭ povus konsideri kiel popol-muzikon, kaj popol-muziko estas rakonto pri regulaj homoj. Mi pensas ke por tio ili estas tiel gravaj, ĉar ili rakontas pri la kor-doloro, lukto kaj fido, kaj pri ĉio de regula persono. Kaj mi pensas ke por tio tiuj kantoj daŭriĝas.”
“La kanto “Vi, kreitaĵoj de l’Sinjor” temas pri la interrilato kiun ni povas havi kun naturo, kaj pri tio ke ni povas vidi Dion en la mondo ĉirkaŭ ni.”
Vi, Kreitaĵoj de l’Sinjor’
Vi, kreitaĵoj de l’Sinjor’
kunkantu vi en vasta ĥor’
Haleluja! Haleluja!
Ardanta sun’ kun oradi’
Arĝenta lun’ kun mildmagi’
Lin laŭdegu, Lin laŭdegu
Haleluja! Haleluja! Haleluja!
Vi, ŝtorma vent’ kun pulsa pel’
Vi, nuboj alte en ĉiel’
Lin laŭdegu, Haleluja
Vi, nov-maten’ kun ben-promes’
Vespero kun trankvil-kares’
Lin laŭdegu, Lin laŭdegu
Haleluja! Haleluja! Haleluja!
Vi, akvoj kun kristala flu’
Muziko por Sinjor’ Jesu’
Haleluja, Haleluja!
Potenca fajr’ kun bena rol’
Servanta laŭ la Dia vol’
Lin laŭdegu, Lin laŭdegu
Haleluja! Haleluja! Haleluja!
Patrino-ter’, el kie sin’
Abundon ĉerpas ni sen fin’
Lin laŭdegu, Haleluja!
Kaj en vi ĉiu frukt’ kaj flor’
Ateste al la Dia glor’
Lin laŭdegu, Lin laŭdegu
Haleluja! Haleluja! Haleluja!