Usonstila demokratio kontestata
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- -2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Amikoj, mi estas Lucia en Pekino. Refoje estas tempo por dividi kune kun amikoj la artikolon tradukitan de sinjoro Vilhelmo Lutermano. Mi tralegis la artikolon, kiu rilatas al la raporto publikigita de la Instituto Chongyang pri Financaj Studoj (laborejo de ideoj de la Universitato Renmin de Ĉinio), kritikante la monopolon, kiun certaj landoj pretendas pri la difino aŭ modelo de demokratio.
La 23000-karaktra raporto, disponebla en kvin lingvoj (la ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana), estis publikigita antaŭ la okazigo de la “Pintkunveno pri demokratio” en Usono en la 9a kaj 10a de decembro.
La raporto diris, ke “demokratio estas rajto de la popoloj de ĉiuj landoj, sed ne patento disponita de kelkaj landoj” kaj “dum tiuj ĉi lastaj jaroj, Usono – la sola superpotenco en la mondo kaj frua realiginto de la moderna demokratio – spertis progresantan metamorfozon de sia demokratio”.
Baziĝanta sur multaj usonaj dokumentoj kaj artikoloj, la raporto levas 10 demandojn ligitajn kun la demokratio en Usono, nome ĉu ĝi estas farita por la plimulto aŭ por malplimulto, ĉu ĝi garantias la kontroladon kaj la ekvilibron de la potenco aŭ kaŭzas misuzadojn de la potenco, kaj ĉu ĝi ebligas plibonigi la bonstaton de la loĝantaro aŭ grandigas ties suferojn.
La Instituto Chongyang esperas, ke ĝia raporto helpos al la mondo “plene kompreni la demokration kaj subteni la valorojn, kiujn la tuta homaro kunhavas”.
Rigardu amikoj, kiam mi partoprenis en la Internacia Forumo pri Demokratio, mi vidis sinjoron Wang Wen, estro de la Instituto Chongyang. Mi esperas, ke mi havos ŝancon invervjui lin aŭ diskuti kun li. Do amikoj, mi ankaŭ havas kelkajn demandojn al Usono kaj atendas viajn respondojn. Ĝis la venonta filmeto.