Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto.
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo.
Ĉu afrikaj landoj iam gastigis la Vintrajn Olimpikojn?
Comment with Lucia publikigis antaŭ 6 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
- Sporto
Vi povas proponi ĝenrojn por ĉi tiu filmo. Proponu!
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al la tiuj de la originala platformo. ×
- 8 Spektoj
- Komentu!
1
Priskribo
[Stela] Saluton al ĉiuj! Post du tagoj oficiale malfermiĝos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj de 2022. Ĉu vi pretas spekti la ludojn kun ni?
[Lucia] Jes, mi estas malpacienca por rigardi la spektaklon. La vetero en Pekino nun estas sufiĉe malvarma, kaj la atmosfero pli kaj pli fortiĝas!
[Stela] Lucia, ĉu afrikaj landoj iam gastigis la Vintrajn Olimpikojn?
[Lucia] Ne, ekde la unuaj Vintraj Olimpikoj en 1924 ĝis hodiaŭ, entute okazis 23 Vintraj Olimpikoj, 3 en Azio, 6 en Nordameriko, kaj la aliaj 14 en Eŭropo. Nun estas la kvara fojo, ke la Vintraj Olimpikoj estas en Azio.
[Stela] Kial ne en Afriko? Kio estas la postuloj por la urbo de la Vintraj Olimpikoj?
[Lucia] Unue, klimataj kondiĉoj estas tre grava limiga faktoro. Vintre la temperaturo devas esti sufiĉe malalta kaj devas esti neĝo taŭga al la konkursoj. Kaj ankaŭ la tereno estas tre grava. Konkursejoj ekzemple por alpa skiado postulas grandan diferencon en alteco inter 800 ĝis 1000 metroj. Tial ĉiuj urboj, kiuj gastigis la Vintrajn Olimpikojn, estas proksimaj al montoj.
[Stela] Do, ju pli la urboj estas malvarmaj, des pli ili estas taŭgaj por la Vintraj Olimpikoj?
[Lucia] Ne, la Internacia Olimpika Komitato postulas, ke la ekstreme malalta temperaturo en la gastiganto-urbo ne estu pli malalta ol minus 17 celsiaj gradoj, kio ekskludas multajn pli malvarmajn altlatitudajn urbojn. Do preskaŭ ĉiuj gastiganto-urboj de la Vintraj Olimpikaj situas ĉe 30 ĝis 60 gradoj de norda latitudo.
[Stela] Ho, tre multaj postuloj!
[Lucia] Jes, bedaŭrinde, pro la tutmonda varmiĝo altigis temperaturon kaj malpliigis neĝadon, tial eble estos pli malmultaj urboj taŭgaas por gastigo de la Vintraj Olimpikoj en la estonteco.
[Stela] Do tio signifas, ke estos pli kaj pli malfacile elekti urbon por la Vintraj Olimpikoj!
[Lucia] Jes, la nombro de urboj taŭgaj por gastigo de la Vintraj Olimpikoj estas limigita. Tial, Pekino estas la sola gastiganto-urbo de la Someraj kaj Vintraj Olimpikoj en la mondo.
Signali problemon
Spamaĵo Maltaŭga aŭ Nerilata Ne plu disponebla Neoriginala RenovigendaViaj signaloj pri ĉi tiu afiŝo estos sendata nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por sendi raporton al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. ×