La Kuracistoj: Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo (P.E.R.S.)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
(teksto kaj muziko: Gunnar R. Fischer)
Foto de Ivo Miesen, Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2022 en Westelbeers (Nederlando)
La dua propra kanto de La Kuracistoj. La ideo venis al Gunnar post la Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo) 2012/13, sed la kanton li finis nur antaŭ la FESTO 2013 en Kelmis (Belgujo), kie La Kuracistoj la unuan fojon prezentis ĝin.
Kvin receptoj kontraŭ P.E.R.S.: http://www.kunar.eu/taglibro/2011/01/20/ne-estas-hejmo-por-vi-tie-chi/
Nun vi festas, baldaŭ vi sopiros
Tempo restas, sed iam vi foriros
Ĉu vi pretas por alfronti timon?
Io metas al la ĝojo limon
Ĝi vin trafos plene hejme en la domo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo
Se vi ridas, vi ankoraŭ pentos
Ĉar validas, ke ĉiuj ĝin eksentos
Ĝin elteni vi ne plu kapablos
Post reveni vivo malagrablos
Ĝi naŭzas eĉ pli ol surplanka vomo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo
Kontraŭ tiu plago ekzistas ne kuraco
Dum la ĉiutago regos vin malpaco
Vi ne revolos al kutima vivo
Ĝi tro malmolos sen alternativo
Ĝi ĝenas pli ol rompita kondomo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo
Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo