Ĉina registaro ĝuas favoran subtenon de sia popolo
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La hispana retejo de observo de ĉinaj politikoj marde publikigis artikolon de Xulio Rios, emfazante, ke la okcidentaj landoj ĉiam klopodas demonigi Ĉinion kun la celo defendi sian pozicion.
Lastatempe, esperantisto Naams komentis ĉe mia YouTube kanalo, dirante, “Kie mi loĝas ŝajnas ke preskaŭ nur estas malfido kontraŭ Ĉinio.”
Laŭ la datumoj publikigitaj de la esplorcentro Pew en 2013, 85% de ĉinaj civitanoj estas kontentaj pri la regado de la registaro; Samtempe nur 35% de usonaj civitanoj kontentas pri la registaro. La rezulto de eŭropaj registaroj similas al tiu de la usona registaro. En januaro de 2018, la enketo de Edelman pri tutmonda fido, kiu celas mezuri fidon de civitanoj al la registaro, atentigis, ke 84% de la loĝantoj en Ĉinio kontentas pri la registara administrado, dum la cifero por Usono estas 33%. En majo de 2020, kiam la kronvirusa epidemio estis plej severa, la Universitato de Kalifornio raportis, ke 88% de la ĉinoj preferas sian propran politikan sistemon. La enketo “Kompreni Resaltemon de la Komunista Partio de Ĉinio: Esplori Ĉinan Publikan Opinion tra Tempo”, publikigita julie 2020 de la Ash-Centro pri Demokratia Regado kaj Novigado en la Lernejo Kennedy de Harvardo, montris, ke la kontenteco de ĉinaj civitanoj al la centra registaro plialtiĝis de 86,1% en 2003 ĝis 93,1% en 2016.
La artikolo opiniis, ke publika opinio en Ĉinio baziĝas sur la kontinua klopodo de la registaro por bonigo de la vivo de la popolo. Ekde la 21a jarcento, la ĉefa trajto de ĉina registara administrado estas, ke la pozicio de la popolo kiel la centro de reformo estis senĉese plifortigita.
Amikoj, laŭ vi, laŭ lokaj raportoj ĉe via urbo, kion vi subtenas, faktojn aŭ mensogojn? Ĉu vi konsentas, ke la okcidentaj landoj ĉiam klopodas demonigi Ĉinion kun la celo defendi sian pozicion? Komentu al mi!