Supreniro kaj malfalo de Esperanto

Radio Verda publikigis antaŭ 2 monatoj

07:06 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV177 (2011.01.09)


D-ro Corsetti taksas grava la moralan flankon de Esperanto-agado. Laŭ mi, la atento al la morala flanko de Esperanto-agado tute ne allogas nuntempajn usonanojn, ĉar kompare al la seriozaj problemoj kiujn laŭ ĝenerala agnosko la mondo alfrontas (daŭrigebla disvolviĝado, pinto de naftoproduktado, tergloba varmiĝado, nutromanko, homa sano, ktp) Esperanto ŝajnas ne konvinke serioza. Ĉu iu vere kredas ke per Esperanto-agado oni plej efike plibonigas la mondon? Se oni pensas serioze pri morala agado, ĉu oni ne devas ankaŭ uzi siajn rimedojn plej efike por plibonigi la mondon?

Mi ne volas nei la lingvajn problemojn de la mondo: la nekapablon de ordinaruloj interkompreniĝi, la lingvan imperiismon de la angla, la perdon de lingva diverseco, la kostojn de tradukado, ktp, ktp. Sed ĉiu epoko rekonas certajn problemojn kiel plej gravajn — modajn, êc, kaj la lingvaj problemoj nun simple ne troviĝas inter tiuj.

Samtempe, eĉ se Esperanto malkonvinke rolas kiel morala devo por multaj homoj nuntempe, mi kredas ke E-o ja funkcias efike kiel parto de tiu tempo kiun oni pretas pasigi socie, kreeme aŭ hobie. Se en la mensaj kalkuloj E-o konkurencas kun basbalo aŭ kinejo, oni ne devas senti sin kulpa se oni volas verki poezion Esperante (anstataŭ ol verki en la angla). Eble kiel d-ro Emilio Lizardo, kiu pretas uzi sian tempon same por fiŝkapti kiel por mortigi, mi pretas uzas mian tempon por E-o, sen ia bezono senti min kulpa pro tio.

Esperanto povas esti malsama afero al diversaj homoj. Kaj decas ke estu tiel. Trafis min kiam mi vizitis Brazilon ke oni tie rigardas E-on tute malsame ol homoj en Usono. Kompreneble, ne ĉiuj en Brazilo aŭ Usono pensas same pri E-o, sed la komunumoj estas ege malsamaj pro la malsamaj idearoj kiuj allogas homojn al E-o en la malsamaj landoj. Ni devas konstrui grandan tendon kiu povas bonvenigi ĉiujn kiuj volas aparteni al nia komunumo ĉu pro spiritismo, ĉu pro hobio, ĉu pro morala devosento.

Corsetti ankaŭ pritraktas la membronombron de UEA. Li kulpigas sin mem, kiel unu el la gvidantoj kiuj lasis ke UEA restu sama, dum la mondo ŝanĝiĝis. Laŭ mia kompreno, Corsetti maltrafas la plej gravan novaĵon pri la membronombro: ne temas fakte pri falo de UEA membronombro – la nombro de individuaj membroj restas preskaŭ sama ekde la 1950-aj jaroj ĝis hodiaŭ. Fakte, la mondo pligrandiĝis, dum Esperantujo restis sama. Temas pri alia granda falo, tiu de la nombro de aligitaj membroj – t.e. la nombro de membroj de landaj asocioj. Multaj tiaj membroj malaperis, precipe ĉar ekonomie Orient-Eŭropo nun integriĝas pli efike en la ceteran mondon, kaj tie oni nun dediĉas siajn fortojn al studo de la angla, ĉar ĝi estas la plej valora lingvo por ekonomia plibonigo. (Kompreneble, tio estas nur ĝeneraligo — en certaj precizaj lokoj, eble la germana aŭ ĉina havas pli altan valoron). Sed nepre oni pravas pri sia decido nun lerni la anglan. La angla estas ege utila – multfoje necesa – por profiti en la nuntempa mondo. Mi, kiel denaska parolanto, neniam provus pravigi la bezonon lerni la anglan, sed same mi neniel dirus al aliaj ke E-o estas pli valora aŭ utila.

Pri la disfalo de la landaj asocioj, mi taksas la analizon de Corsetti prava. Kiam la reto ne ekzistis, oni pli-malpli devis aparteni al organizaĵo por uzi Esperanton: por lerni pri E-o, ekscii pri okazaĵoj, kaj trovi aliajn esperantistojn. Nuntempe, oni povas fari ĉion ĉi senkoste per la reto. Nuntempe, malmultaj homoj pagas monon nur por “aparteni” al organizaĵo.

Organizaĵoj povas ankoraŭ ludi gravan rolon kiel perilo de mono kaj de agado por atingi celojn. Mi scias ke kelkaj homoj, precipe Humphrey Tonkin, de pli ol dudek jaroj provas efektivigi tian ŝanĝon ĉe UEA: de organizaĵo kiu servas al organizaĵo kiu organizas kaj celas fariĝi perilo por la agado de la homaro. Li volas ke la organizaĵoj petu monon ne simple por ekzisti: organizaĵoj devas peti monon por fari konkretajn taskojn. Mi diras delonge la samon pri Esperanto-USA: ju pli longe ĝi restos nur kvazaŭ privata socia klubo de riĉaj samideanoj, des pli longe ĝi putros anstataŭ efiki por ŝanĝo.

Dum kelkaj jaroj ĉe Esperanto-USA okazis batalo ene de la estraro ĉar iuj volis ke la retpaĝaro flegu la komunumon, dum aliaj volis ke la retpaĝaro restu nur la voĉo kaj propagandilo de la gvidantoj. Tiu debato finiĝis ĉe la Landa Kongreso en Sankta Luiso, kiam Boris Kolker prelegis pri la estonteco de E-o kiel afero unue reta: “Ni konstruos la estontan Esperantujon komputile ĉe la Interreto”.

Esperanto estos por ĉiam vid-al-vida fenomeno – kiam homoj havas la tempon kaj monon por vojaĝi. Per la reto, tamen, Esperanto fariĝas ĉiutaga afero. Oni ĉiutage povas interŝanĝi novaĵojn, leterojn, artikolojn, blogaĵojn, pepaĵojn, ktp. Ne plu necesas veturi por lerni Esperanton nek por renkonti esperantistojn. Kaj la ŝanĝo de Esperanto – de semajna aŭ monata afero al ĉiutaga aŭ ĉiuhora afero – aŭguras bone por nia komunumo, eĉ se la organizaĵoj, kiuj restas katenitaj al la pasinteco, formortas.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

maroakvofervojoleono