Karina kaj Unika ĉe la Korea Kongreso de Esperanto

TEJO Esperanto publikigis antaŭ 3 monatoj

02:37 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Dum la Korea Kongreso de Esperanto, la TEJO-estraranoj Karina Oliveira kaj Jung Yuro Unika renkontis du junulinojn el Ĉinio, kiuj nun studas en la Zaozhuang-a Universitato. Ili partoprenas en 4-jara bakalaŭra kurso pri Esperanto kaj ili estas parto de la unua grupo kiu diplomiĝos.
Karina komentas: “Hodiaŭ mi povis vidi zorgemajn koreojn, kiuj multe atentis pri la junulinoj, turismumis kun ili, interŝanĝis spertojn, scivolemis, ktp. Kaj same la du junulinoj estis tiom inteligentaj kaj tiom ĉarmaj! Tia estas la komunumo kiun mi volas, en kiu mi kredas. Bonkora, pasia, survoje al plibona mondo.”

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

komputilotomatojnstrangaretejo