Solresolo: la muzika planlingvo
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV166 (2010.05.31)
Solresolo: la muzika planlingvo
Solresolo estas apriora artefarita helplingvo verkita de Jean François Sudre. Li komencis prilabori ĝin en 1817. En 1827, li prezentis la projekton al la Akademio de Belarto en Parizo. La Instituto de Francio aprobis ĝin en 1827, 1833, 1839 kaj en 1856. Ankaŭ multaj provincaj akademioj de Francio favoris al ĝi. En la Internacia ekspozicio de Parizo 1855 Sudre estis premiita per dek mil frankoj, kaj en Internacia ekspozicio de Londono 1862 li ricevis honoran medalon.
Ĝi havis siatempe iom da sukceso, Napoleono la 3-a iomete interesiĝis pri Solresol kaj, laŭdire, stipendiis Sudre, ankaŭ Victor Hugo, Alphonse de Lamartine, kaj aliaj interesiĝis pri ĝi, sed ĝi estis rapide forgesita pro la sukceso de aliaj lingvoj: Volapük kaj poste Esperanto. Solresolo estas grava por la historio de planitaj lingvoj laŭ multaj vidpunktoj: ĝi estis la unua artefarita lingvo kies projekto estis serioze atentata de la publiko, ĝi estis pionira en la ideo pri modernaj interlingvoj kaj, fine, estis la unua interlingvo kiu havis parolantojn. La finan projekton la vidvino de Sudre publikigis nur en 1866. Eble pro tio la ĝenerala publiko konis ĝin tro malfrue.
Solresol uzas alfabeton el sep simboloj, nome la sep tonoj de la baza solfeĝo, de kiuj venas ankaŭ la nomo de la lingvo (Sol-Re-Sol). Per la solfeĝaj tonoj eblas zumi aŭ fajfi la lingvon aŭ ludi ĝin per muzika instrumento. Uzante la latinliterajn nomojn (Do, Re, Mi, Fa, Sol, La, Si) eblas skribi la lingvon. Oni rajtas mallongigi forlasante la lastan literon.
Louis Couturat diris, ke Sudre agis kiel homo kiu “kreis biciklon, kiu ankaŭ servas kiel boato”.
Solresol estas arbitra lingvo: la vortoj estas konstruitaj apriorie, sed sen rigida logika pripenso. La simplaj vortoj havas 3 notojn; la kunmetitaj estas dividitaj inter kategorioj per prefikso: DO por homoj kaj rilataj aferoj, RE por la domo, MI por agoj ktp.
Ekzemple :
Redofasol : vestaĵoj
Redorefa : ĉemizo
Doredo: tempo
Doremi: tago
Dorefa: semajno
Doreso: monato
Dorela: jaro
Oni inversigas la literojn por konstrui la malon de vorto: faso signifas multe, sofa malmulte. Domisol signifas dio kaj solmido diablo.
En la fimo Close Encounters of the Third Kind de Steven Spielberg, Solresolo estis uzata de eksterteruloj por kontakti la teranojn.