Veraj biciklovojoj por vera bicikla transporto

Radio Verda publikigis antaŭ 7 monatoj

06:00 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV175 (2010.11.20)

Veraj biciklovojoj por vera bicikla transporto

Antaŭnelonge, junulino kuris laŭ la populara nova vojeto Katy Trail en Dalaso, Teksaso, Usono. Ŝi portis kapaŭskultilojn. Ŝi almaldekstris kaj trafiĝis de biciklo. Ŝia kapo frapis la asfalton, kaj post kelkaj tagoj, ŝi mortis.

La vojo Katy Trail ne estas en la arbaro aŭ kamparo, sed pluruza pavimita vojo. Oni nomas tiajn vojetojn diverse. La konfuzo terminologia spegulas la konfuzon pri la intenco kaj efektiva uzado de la vojoj.

Laŭ la origina koncepto ili estu liniaj parkoj — cellokoj kie ĉiaj urbanoj povu ĝui liberan aeron aŭ ekzerci sin en natura ĉirkaŭaĵo. Malrapida distro estis la ideo.

La biciklo ĉiam apartenis al la miksaĵo. Sed la vojoj ne temas nur pri distro. La uzado de ĉi tiaj vojoj kiel transportkoridoroj anstataŭ parkoj ricevas kreskantan subtenon je la loka nivelo kaj eĉ de la landa registaro.

Sed estas malkongruo inter la realeco de rapida biciklotransporto kaj la malrapida ripozado kiun celis la konceptintoj. Pluruzaj vojetoj devas larĝi nur ok futojn. Enordas por parka promeno, sed kiam oni konsideras ambaŭ direktojn por bicikloj kaj ĉiujn kurantojn, rulŝuantojn kaj vagantajn familiojn, fakte danĝere mallarĝas.

Planistaj gvidlinioj agnoskas ke dek-futa larĝo pli bonas kaj rekomendas 12-futojn por lokoj kun densa bicikla trafiko. Eĉ tio, kiel ni lernis de la vojo Katy Trail, konstruata laŭ modernaj normoj kaj eĉ inkluzivanta malpli larĝan suplementan vojeton por piedirantoj, ne sufiĉas kiam trafikas bicikloj.

Ne surprizu tio ke oftas ĉe ĉi tiaj vojo akcidentoj kaj vundiĝoj. Pasintjare, kompilo de esploroj pri trafika sekureco trovis ke pluruzaj vojetoj pli danĝeras por biciklantoj ol eĉ ĉefaj aŭtovojoj.

La fokuso de klopodoj por malpliigi la danĝeron konsistas plejparte el disvastigado de la mesaĝo “dividu la vojon”. Jen la kerno de la plej neutralaj respondoj al la tragedio che la vojo Katy Trail. Efektive, tiel oni kulpigas la uzantojn. Ĉi tio plievidentiĝas kiam oni kuraĝas legi la komentaron de iu ajn artikolo pri la akcidento. La kolera alfingrado alvenas tuj. Iuj kulpigas biciklantojn kiuj rapidas kaj ne uzas siajn sonorilojn por pasi. Aliaj kulpigas promenantojn kaj kurantojn kiuj haltas subite, turnas sin hazarde, kaj permesas al siaj infanoj kaj hundoj kuri libere. Ĉiuj kulpigas kapauskultilulojn. Iuj simple kulpigas ĉiujn.

Dume, malmultaj atentas la veran fonton de la problemo. La plioftiĝanta situacio estas ke oni konstruas transportinstalaĵojn kiuj ne povas sekure au komforte porti la planatajn trafikspecojn, reklamegas ilin, kaj tiam akceptas facilajn gratulojn pro novaj biciklovojoj sen devi preni la politikan riskon de trudado al la vasta vojreto rezervita por aŭtoj.

Komunaj vojetoj ricevas multe da mono de la landa registaro en Usono, kaj politikistoj kaj konsilistoj akceptas multajn laŭdojn.

Ech se ili ne estus komunaj, multaj chi tiuj vojoj ne taugus por bicikla trafiko. Ne estas klaraj vidlinioj, ofte ne estas loko por pasi pli malrapidajn biciklantojn, kaj la nombro da uzantoj chiam kreskadas. Ne kulpas la biciklantoj. En plej multaj urboj, same kiel en Dalaso, elektebloj malabundas. Tro plena komuna senauta vojeto ofte estas la preferinda el la maltaugaj ofertoj.

Politikistoj, planistoj kaj aktivuloj devas ekrespondeci. Kaj grumblantaj vojuzantoj devas chesi kulpigi unuj la aliajn kaj postuli verajn biciklovojojn. Ofte sufichas loko sur la sama vojo por piediraj kaj biciklaj vojeroj ambaudirektaj, chiuj sufiche larghaj.

Sed kelkaj simbolaj au ekzemplaj apartigitaj vojoj, ech se sufiche larghaj, neniam estos pli ol politika kompromiso. Ni bezonas taugajn lokojn ankau por kurado, promenado kaj ripozado.

Kaj se ni plenumos la rapide kreskantan mendon por bicikla infrastrukturo, ni seriozu pri ghi. Shovi biciklojn sur trankvilajn vojetojn estas kiel konstrui shoseegon tra infanghardeno.

Jam ekzistas vasta reto de pavimitaj vojoj kie oni povus lauvole au laubezone rapidi kaj liberi, kie sufichas loko por pasi unu la alian, kaj kie oni povus atendi renkonti piedirantojn che klare markitaj vojkrucoj. Ni devas nur repreni iom da tiu loko de autoj. Kaj por savi niajn vojetojn, ni agu baldau.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

saltikurikuiriskribi