Interna voĉo dum teda parolo

Radio Verda publikigis antaŭ 5 monatoj

01:17 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV190 (2012.04.02)

Interna voĉo dum teda parolo

Ĉu vi iam spertis prelegon kiam vi devige aŭskultis oldan tedan profesoron? Ĉu estis voĉeto en via kapo kiu helpis vian koncentrigon? Iuj sciencistoj pensas ke jes.

Nova esploro diras ke niaj cerboj havas kroman vigligan funkcion por tiaj momentoj. Sciencistoj ĉe la Instituto de Neŭroscienco kaj Psiĥologio de la Universitato de Glasgovo skanis la cerbojn de 18 homojn dum ili aŭskultis rakontojn parolatajn aŭ vigle aŭ monotone. La esploristoj trovis pliiĝintan cerban agadon dum la tedaj partoj kaj konkludis ke homoj kreas pli interesan internan voĉon por superi la monotonan paroladon.

Eble vi pensus ke la cerbo ne bezonus produkti propran parolon dum aŭskultado de jam donata, sed ŝajnas ke la cerbo estas tre elektema pri aŭdata parolado. Do la cerbo provas optimigi la traktadon de envenanta parolado por prepari pli rapidajn kaj trafajn respondojn.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

komputilovarmaaperu.netgrundo