Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Babij Jar

The Repository of Rare Records publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Pri BABIJ JAR kaj ĝia Autoro:

La dummilita masakro de sovetaj Judoj fare de naziaj okkupantoj igis la 28-jaran Jevtuŝenko, la plej popularan el la junaj russaj poetoj nuntempaj, verki la poemon, kies titulo BABIJ JAR, elvokas la memeron de la loko ĉe Kiev, kie la Nazioj mortpafis 96,000 Judojnen 1941. Tiu peomo kauzis multaj polemikojn en Sovet-Unio, kie certaj porsonoj akuzis Jevtuŝenko pri troa simpatio por Judoj kiel apartaj viktimoj de nazia politiko de genocido. La atakoj ŝajnas esti farintaj la poeton heroo de junaj sovetaj intelektuloj, kiuj furioze salutegis lin, kiam ajn li aperis en la publika poezimitingo por deklami siajn poemojn. La bruego provokita de BABIJ JAR igis Jevtuŝenko aludi, en poemo publikigita poste, ke “la posteularo brulos kun hontego, kiam ĝi rememoros la tempon, kiam simpla honesteco estis nomita kuraĝo”.

BABIJ JAR

Ĉe Babij Jar – monumentoj neniaj.
Kruta deklivo – kiel kruda tombŝtono.
Mi timas.
Hodiaû tiom da jaroj miaj
kiel ĉe la juda populo mem.
Jen deliras mi en Egiptio antikva –
kaj jen, sur kruco streĉita, mi pereas;
najloj postsigne ĝis nun sur mi veas.
Al mi ŝajnas, ke Dreyfuss en min rifuĝis.
Etburĝaro – jen kiu min denuncis kaj juĝis.
Mi – malantaû bariloj.
Enfalinte insidon,
pesekutata,
prikraĉata,
kalumniata.
Kaj jen dametoj en bruselaj falbaloj,
ŝrikante, ombrele baras mian vidon.
Al mi ŝajnas:
mi estas knabeto en Bialistoko.
Sango verŝita disfluas tra la kamparo
kaj vodko fetoras kun cepo miksita
en la loka drinkejo – ekscesas ĉefaro.
Jen mi, senforta, botfrape elĵetita,
pogromulojn plorpetegas vane,
dum ili rikane:
“Batu jidojn, savu Rusion!”
Patrinon mian grenvendisto frapas.
Ho, rusa popolo mia!
Mi scias:
vi
estas esence internacia.
Sed ofte tiuj, kies manoj malpuras,
vian plej puran nomon mise figuras.
Mi konas la bonecon de mia tero.
Kiel malnoble,
ke, sen ajna vejnotremo,
la antisemitoj kun pompa fiero
sin nomas “Unio de la rusa popolo”.
Al mi ŝajnas:
mi estas Anna Frank,
fragila
kiel branceto en aprilo.
Kaj mi amas.
Kaj frazoj ne necesas.
Necesas,
ke ni rigardu unu la alian.
Kiel malmulte oni povas vidi
kaj flari:
foliojn ili malpermesas
kaj ĉielon.
Tamen eblas ja multege fari:
tenere
en mallumo ĉirkaûbraki unu la alian.
Ili venas ĉi tien?
Ne timu – tiel susuras
nur ventetoj primavere –
printempo venas ĉi tien.
Venu al mi.
Lipojn viajn donu al mi haste.
Ili rompas la pordon?
Ne – degelas nure…
Ĉe Babij Jar sovaĝaj herboj susuras
kaj arboj rigardas nin terure
kiel juĝistoj.
Ĉia silento ĉi tie kriĉas;
kaj, ĉapon demetinte,
mi sentas
kiel lante griza mi iĝas.
Kaj mi mem –
kiel kriego senĉesa kaj sensona
super la milmiloj da enterigitoj.
Mi –
ĉiu tie ĉi mortpafita
maljunulo.
Mi –
ĉiu tie ĉi mortpafita
etulo.
Nenio en mi
iam pri tio forgesos.
“Internacionalo”
ekaûdiĝu triumfsona
nur kiam poreterne entombiĝas
la lasta antisemito surtera.
Nenia juda sango en mi troviĝas.
Tamen malamas min feroce kaj dure
ciuj antisemitoj
kiel judon.
Kaj pro tio
mi estas ruso vera.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi skribas … krajono

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?