Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco – Michal Matúšov (KuboF) | KAEST 2020
E@I publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kvankam edukado mem estas 1 el 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN, ĝi havas specialan lokon – ĝi subtenas aliajn celojn kaj katalizas socian ŝanĝon direkte al daŭropoveco. Edukado intencas kreskigi tion plej bonan kaj noblan en homoj, kaj tiaj kapablaj kaj psike maturaj homoj pli facile faras ŝanĝojn de tia amplekso, kia estas bezonata. En la filmeto Michal Matúšov (KuboF) prezentos vidpunkton pri estontec-kreanta rolo de edukado uzante vidpunktojn de la teorio de sistemoj kaj disvolviĝa psiĥologio.
Michal Matúšov devenas de Slovakio. Li partoprenas organizatajn Esperantan kaj Vikimedian movadojn (ekz. kunfondis la organizojn “Vikimedio Slovakio” kaj “Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto”). Pere de ilia kombino li strebas disvastigi liberan edukadon tra la mondo, celante al socia transformiĝo. Ĝenerale li helpas al projektoj, kiuj celas daŭripovan evoluadon de tuta estularo.
—
Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/