Ĉu Esperanto enhavas la necesajn rimedojn por roli kiel interkultura lingvo? (Philippe Planchon) Interlingvistikaj Studoj publikigis antaŭ 5 monatoj 28:28 esperanta 7 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo Esploro de la esprimrimedoj de Esperanto laŭ semantika, pragmatika kaj enunciativa vidpunktoj Se oni observas la uzadon de iu ajn lingvo en konkretaj situacioj, oni rapide konstatas ke la uzo de lingvo povas okazigi miskomprenon (Wittgenstein). Tio devenas de principoj de funkciado de la elparolado (ekzemple pro konversaciaj kondiĉoj, Grice: 1975). Tiu risko de miskomprenoj estas des pli grava kiam temas pri lingvo uzata en interkulturaj situacioj, aparte se tiu lingvo ne havas la apogon de longdaŭra kultura tradicio. Ĉu pro tio Esperanto bezonus kreskigi sian propran kulturon? Aŭ ĉu iuj mankoj povus esti utilaj? Ĉar Esperanto estas unue lingva fenomeno, oni devas antaŭ ĉio konsideri ĝian lingvo-strukturon laŭ tiu perspektivo. Ni proponas esplori diversajn esprim-eblecojn, kiuj ludas rolon en diversaj interkulturaj (eventuale konfliktaj) situacioj. Tio povas okazi per uzo de diversaj vortoj aŭ frazoj por esprimi petojn, pardonojn, dankojn, por elmontri ĝentilecon aŭ esprimi respekton (Brown & Levinson). Tie necesas konsideri la rilaton inter pragmatiko kaj semantiko. Laŭ Culioli (1999), ĉiu lingvo-elemento kiu estas produktata en mesaĝo, povas esti interpretata kiel ŝpuro de la kogniciaj procezoj de la parolanto, kaj tiuj procezoj enhavas ne nur raciajn aspektojn, sed ankaŭ emociajn kaj sociajn aspektojn. La signifoj tiel konstruiĝas dum la interparolado, kaj pro tio, la kultura fono ne nur helpas konstrui la interpreton, sed estas la rezulto mem de la parolado. Ĉe interkultura nivelo, la fleksebleco de Esperanto povas do utili por funkcii kiel ponta lingvo. Oni certe bezonas rimedojn por klarigi aŭ nuancigi la mesaĝon, tiel evitante miskomprenojn. Sed ankaŭ gravas lingvaj rimedoj por faciligi la akcepton de la mesaĝo. Por tiu celo, povas eĉ fojfoje utili iom da malprecizeco, tiel ke oni povas demandi (Fuchs & Victorri : 1996), ĉu ambigueco aŭ polisemio povas esti avantaĝo por mildigi la interpersonajn rilatojn. Pro tio, la aparta situacio de Esperanto estas interesa, ĉar ĝia lingva strukturo eble povus aperi kiel respondo al tiaj interkulturaj postuloj. Tiu ĉi prelego okazis la 17an de septembro 2020 kadre de la 5-a Interlingvistika Simpozio Montri pli...