Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Vincent (Stelplena, stelplena nokto) – Don McLean

Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

“Vincent” estas kanto de Don McLean, kiun li verkis en 1970 kiel honorigo al Vincent Van Gogh. Oni ankaŭ konas ĝin pro ĝia unua strofo, “Stelplena, stelplena nokto” (angle “Starry, starry night”), kiu estas referenco al la pentraĵo de Van Gogh, “Stelplena Nokto”. La kanto ankaŭ priskribas plurajn diversajn pentraĵojn de la artisto kaj ĝi elmontras admiron ne sole al la belartaĵoj de Van Gogh, sed ankaŭ al li kiel homo. Subtekstigis Scott Turton.

Stelplena, stelplena nokto
Pentru vian paletron blua kaj griza.
Rigardu la someran tagon
per okuloj, kiuj konas la mallumon en mia animo.

Ombroj sur la montetoj,
skizu la arbojn kaj la narcisojn.
Kaptu la brizon kaj la vintrajn frostotremojn
en koloroj sur neĝa lina lando.

Nun mi komprenas tion, kion vi provis diri al mi.
Kiel vi suferis pro via mensosano
Kiel vi provis liberigi ilin.
Ili ne volis aŭskulti, ili ne scipovis.
Eble nun ili aŭskultos.

Stelplena, stelplena nokto.
Flamantaj floroj, kiuj brile ardas.
Kirliĝantaj nuboj en violkolora nebulo,
reflektiĝas en porcelanbluaj okuloj de Vincent.

Koloroj nuance ŝanĝiĝantaj.
Matenaj kampoj de sukcena greno.
Patinigitajn vizaĝojn sulkitajn per dolorego
trankviligas la amplena mano de la artisto.

Nun mi komprenas tion, kion vi provis diri al mi.
Kiel vi suferis pri via mensosano
Kiel vi provis liberigi ilin
Ili ne volis aŭskulti, ne scipovis.
Eble nun ili aŭskultos.

Ĉar ili ne povis ami vin,
tamen via amo estis vera
Kaj kiam restis en vi neniu espero,
dum tiu stelplena, stelplena nokto,

vi mortigis vin mem, kiel ofte faras amantoj.
Sed mi jam povintus sciigi vin, Vincent
ke ĉi tiu mondo neniam celis iun
tiel bela kiel vi.

Stelplena, stelplena nokto.
Portretoj pendigitaj en malplenaj haloj.
Senkadraj kapoj sur sennomaj muroj,
kun okuloj, kiuj rigardas la mondon kaj ne forgesas

kiel la fremduloj kiujn vi renkontis
Ĉifonaj viroj kun ĉifonaj vestoj.
La arĝenta dorno de sanga rozo
kuŝas premegita kaj rompita sur la virga neĝo.

Nun mi pensas, ke mi scias tion, kion vi provis diri al mi.
Kiel vi suferis pri via mensosano.
Kiel vi provis liberigi ilin.
Ili ne volis aŭskulti, ili ankoraŭ ne aŭskultas
Eble ili neniam aŭskultos.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas hundo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?