Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto.
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo.
Kiel la slogano “de la popolo, per la popolo, por la popolo” de Abraham Lincoln iras?
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
- Politiko k Ekonomio
Vi povas proponi ĝenrojn por ĉi tiu filmo. Proponu!
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al la tiuj de la originala platformo. ×
- 1 Spekto
- Komentu!
0
Priskribo
En 1863, la tiama usona prezidento Lincoln prezentis la sloganon “de la popolo, per la popolo, por la popolo” en la fama Gettysburg-parolado. Antaŭ dek jaroj, nobel-premiito pri ekonomio Stiglitz mokis, ke la vera demokratia sistemo en Usono evoluis al “1% de la popolo, 1% per la popolo, 1% por la popolo”.
Pasintsemajne, Usono okazigis “pintkunvenon pri demokratio”, rigardante sin kiel “demokratian modelon”. Eble antaŭ 30 jaroj, la “usona demokratio” iam estis la bona ekzemplo por aliaj landoj, sed nun ĝi ne plu estas.
Nuntempe, kaoso en la usona socio aperadas, eksterlanda hegemonio senĉese malfortiĝas, kaj fido al usona demokratio tra la mondo draste falas. Eĉ la usona popolo komencis malfidi al usona demokratio, kaj pli ol duono de la homoj kredas, ke la usona demokratio estas “sub atako.” Kiel Usono povas rigardi sin kiel “demokratian gvidanton” kaj “demokratian lumturon”?
Demokratio estas bona afero, kiu bezonas diskuton de ĉiuj flankoj. Sed la usona demokratio multe ŝanĝiĝis, kaj Usono ankaŭ perforte eksportis sian “malsanan demokration” al aliaj landoj, kaŭzante kaoson aŭ krizon en aliaj landoj, ekzemple Afganio, Sirio, ktp.
Ekzistas 230 landoj en la mondo. Usono invitis 110 el ili por partopreni en la tiel nomata “pintkunveno pri demokratio”. Ŝajnas, ke la landoj kiuj estas invititaj aŭ partoprenantaj en la pintkunveno estas “demokratiaj landoj”, kaj aliaj estas “aŭtokrataj landoj”. Laŭ mia opinio, estas hegemonio, ke Usono decidu, kiuj landoj estas demokratiaj. Kio estas via opinio? Komentu al mi!
Signali problemon
Spamaĵo Maltaŭga aŭ Nerilata Ne plu disponebla Neoriginala RenovigendaViaj signaloj pri ĉi tiu afiŝo estos sendata nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por sendi raporton al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. ×