Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni dankas al ĉiuj kiuj helpas Tubaron! Legu en nia nova blogafiŝo, pri kiel helpi :-)

    ×

La Liturgio de la Vorto — Naskiĝo de la Sinjoro, la Kristnaska Nokto — 24.12.2020

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ni kolektiĝu en tiu ĉi sanktega nokto por kontempli, celebri kaj anonci al la tuta mondo la ĝojon de la enkarniĝo — „la Vorto fariĝis homo kaj ni rigardis Lian gloron”! 🤗 Partoprenante la Liturgion de la Vorto en esperanto, ni rememoros la profetaĵon de Jesaja, kiu antaŭanoncis al Izraelo la alvenon de la eterna Reĝo. Kaj en la solena legaĵo el la Evangelio laŭ sankta Luko ni vidos la plenumon de tiu ĉi promeso!

Dankon pro via ĉeesto kaj kunpreĝado dum la tuta Advento! 🙂 Ĉijara festado estas aparte malfacila, same kiel malfacila estis la tuta finiĝanta jaro. Mi esperas, ke vi trovis helpon kaj ĝojon en niaj komunaj liturgioj, por ke ankaŭ en via koro ĉiam sonu la anĝela himno: „Gloro al Dio en la altoj * kaj sur la tero paco * al la homoj, kiujn Li amas.” Benatan Kristnaskon al ĉiuj! 🎄

✠ ✠ ✠

Ĝoju pri la naskiĝo de nia Sinjoro kun majstra muzikaĵo! Mi rekomendas „For unto us a Child is born” (Ĉar Infano naskiĝis al ni) — ĥoralo el la oratorio „Messiah” (Mesio) fare de Georg Friedrich Händel. Ĝian tekston ni aŭskultis hodiaŭ en la unua legaĵo. Oni povas trovi plurajn belajn prezentaĵojn de ĝi; mi proponas al vi jenan, el la koncerto de la Akademio de Antikva Muziko kaj la voĉaj ensembloj „Voces8” kaj „Apollo5”:

https://www.youtube.com/watch?v=p6m0NfrEn_k

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono
0:21 ‣ Krucosigno
0:28 ‣ Saluto
0:32 ‣ Komenca preĝo
0:40 ‣ Unua legaĵo — Jes 9
2:15 ‣ Psalmo — Psa 96 (R.: kp. Luk 2)
4:58 ‣ Dua legaĵo — Tit 2
5:51 ‣ Aklamo — Luk 2
6:37 ‣ Evangelio — Luk 2
9:53 ‣ Silento
10:23 ‣ Kredokonfeso
12:59 ‣ Universala preĝo
14:41 ‣ Preĝo de la Sinjoro
16:30 ‣ Resuma preĝo
17:07 ‣ Beno
18:24 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj kaj la kanton n-ro 230 „Tagiĝas, tagiĝas je noktmeza hor’” (Was soll das bedeuten), sur kiu mi bazis la melodion de la psalmo,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodiojn de la aklamo (vol. 1, mel. g de Jacek Gałuszka) kaj kie troviĝas tre utilaj reguloj de la kantado de meslegaĵoj,
‣ al patro Wojciech Sznyk OP, kies instruo pri la kantado laŭ domikana tonuso helpis al mi pretigi la Evangelion por la hodiaŭa liturgio,
‣ al la ukrainaj grekokatolikoj, de kiuj mi konas la uzitan melodion de la Kredokonfeso, kiu verŝajne devenas de la ortodoksa monaĥejo en Poĉajevo en Ukrainujo,
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la dua vespro de Kristnasko.

La fajna artaĵo, kiu aperis ĉe la komenco de la liturgio, estas „La Kristnasko” (ĉ. 1891) fare de Gari Melchers (1860–1932).

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kion oni faras en lernejo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?