Preĝo de Karito (ESPERANTO)
Adonis Saliba publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Priére de Carita, originale de la franca medium Mme W. Krell
(Rayonnements de la vie spirituelle : science et morale de la philosophie spirite, communications des esprits / obtenues par Watteville Krell, Madame de. Auteur du texte — https://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5684820d/f194.item)
Traduko al Esperanto de Affonso Soares
Video kaj Voĉo de Adonis Saliba
2021
—
Preĝo de Karito
Dio, nia Patro, kiu estas la tuta Povo kaj la tuta Boneco, donu forton al tiuj trapasantaj elprovadon, donu lumon al tiu serĉanta la veron, metu en la koron de l’ homo kompaton kaj karitaton.
Dio! Donu al la vojiranto gvidstelon, al la afliktito konsolon, al la malsanulo ripozon.
Patro! Donu al kulpulo penton, al Spirito veron, al infano gvidanton, al orfo patron.
Sinjoro! Via boneco kovru ĉion, kion vi kreis.
Kompaton, Sinjoro, al tiuj, kiuj ne konas vin, esperon al tiuj, kiuj suferas.
Via boneco permesu al la konsolantaj Spiritoj ĉie dissemi pacon, esperon kaj fidon.
Dio! unu radio, unu fajrero de via amo povas ardigi la Teron; konsentu al ni trinki en la fontoj de tiu fekunda kaj senlima boneco, kaj ĉiuj larmoj sekiĝos, ĉiuj doloroj kvietiĝos.
Unu sola koro, unu sola penso supreniros al vi kiel krio de danko kaj amo.
Kiel Moseo sur la monto, ni vin atendas kun malfermitaj brakoj, ho Boneco! ho Beleco! ho Perfekteco! kaj ni volas iamaniere meriti vian korfavoron.
Dio! Donu al ni forton, ke ni helpu la progreson kaj ascendu al vi; donu al ni la puran karitaton, donu al ni fidon kaj prudenton; donu al ni simplecon, kiu el niaj animoj faros spegulon, en kiu reflektiĝos Via Bildo.