Kial Finnlando havas superajn lernejojn
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV178 (2011.02.07)
Kial Finnlando havas superajn lernejojn
Dum la lasta jardeko la publiklernejsistemon de Finnlando oni rangigas inter la plej bonaj en la mondo laŭ sukceso de studantoj, aparte inter okcidentaj demokratioj. Tre kleraj instruistoj, inventema individufokusa lernado kaj malcentrigita administrado ŝajnas ludi rolon.
En la internaciaj sondaĵoj pri lernejana sukceso efektivigitaj de la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado, Finnlando preskaŭ ĉiam restas en la supraj kvar rangoj en ĉiuj tri kategorioj: legado, matematiko kaj scienco.
Alia ne malpli grava testamento al sukceso de Finnlando estas kiel malmulte la poentoj variis inter ĝiaj diversaj lernejoj. La rezultoj de apartaj lernejoj estis la plej similaj inter la sistemoj studitaj.
Unu evidenta kialo por la finna sukceso estas la altaj normoj por kleriĝo de tieaj instruistoj. En Finnlando, magistra diplomo necesas por instrui je ĉiu ajn nivelo, eĉ en la bazlernejo
Alia distinga trajto de la finna sistemo estas la alta aŭtonomeco kiun havas la urbaj instancoj kaj lernejadministristroj. En Finnlando, lernejoj kaj kursoj estas organizitaj ĉefe laŭ la bezonoj kaj voloj de la koncerna specifa komunumo. Lernejo ricevas ĝeneralan subtenan sumon, kiun ĝi uzas laŭvole.
Kvankam daŭre proksime al la supro de internaciaj rangoj, finnaj studantoj pasigas la plej mallongan tempon en klasĉambroj kompare al aliaj OEKD-landoj. Finnaj lernejanoj inter 9- kaj 11-jaraj troviĝas en klasĉambro 640 horojn jare kompare al averaĝo de 810 horoj en aliaj landoj.
Kaj pli ol 95 procentoj da junuloj en Finnlando elektas plustudi je la universitata nivelo.
Dum multaj registaroj en la mondo luktas por provizi bazajn edukbezonojn, la lernejsistemo de Finnlando povas roli kiel alta sed inda celo.