Testudo kun fluto : Lernu Esperanton kun subtekstojn – Story for Children “BookBox.com”
bookboxinc publikigis antaŭ 13 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Turtle was a gifted flutist. One day a greedy man shuts her in a cage. Find out how Turtle escapes in this Brazilian folktale.
Author: Amit Garg
Illustrations: Emannuele Scanziani
Music: Holger Jetter
Translator: Nicole Else
Narration: Jonathan Cooper
Testudo kun fluto
Iam apud rivero Testudo ludis fluton. Dum Testudo muzikis ĉiuj bestoj aŭskultis. Leonoj, elefantoj, papilioj, serpentoj kaj simioj dancis en la ritmo de la muziko.
Iun tagon viro aŭdis la muzikon de Testudo. “Ha,” li pensis, “tio estas Testudo kiu ludas. Testudo certe bongustus nun.” Do li vokis “Testudo! Montru al mi vian belan fluton.” Testudo malrapidis ĝis la pordo kaj alte tenis sian fluton. Sed tuj kiam Testudo estis proksima li kaptis ĝin ĉe la kolo kaj ekkuris. Testudo provis krii por ricevi helpon, sed ĝi ne sukcesis ellasi sonon. Ĝi fermis siajn okulojn kaj forte tenis sian fluton por ke ĝi alportu bonŝancon.
Kiam la viro atingis sian dometon, li metis Testudon en kaĝon kaj bone fermis ĝin. Tiam li alparolis siajn infanojn. “Ne lasu Testudon elfuĝi.” Kaj li iris al la kampoj. La infanoj komencis ludi ekstere. Testudo sidis tre kviete en la kaĝo, pensante pri la vortoj de la patro. Ĝi ekludis dolĉan melodion per sia fluto kaj la infanoj kuris al ĝia kaĝo. “Ĉu vere estas vi kiu ludas, Testudo?” ili demandis kun mirplenaj okuloj. “Jes” respondis Testudo. Ĝi daŭrigis ludi, ĉar ĝi vidis ke la infanoj tre ĝuis tion.
Finfine ĝi haltis. “Mi kapablas danci eĉ pli bone ol mi kapablas muziki,” ĝi diris. “Ĉu vi deziras vidi?” “Jes, ni petas!” tuj diris la knabeto. “Mi montros al vi kiel danci kaj muziki samtempe,” diris Testudo, “sed vi devos malfermi la kaĝon. Ne estas sufiĉe da spaco tie-ĉi.” La knabeto do malfermis la kaĝon kaj Testudo komencis danci kaj muziki. La infanoj ridis kaj aplaŭdis ĉar ili ankoraŭ neniam vidis tian belan spektaklon.
Post iom da tempo Testudo haltis. “Ne haltu!” kriis la infanoj. “Ho,” grumblis Testudo, “miaj kruroj estas rigidaj. Se nur mi povus iomete paŝi por malstreĉi ilin…” “Ne iru tro malproksimen,” atentigis la knabineto. “Revenu tuj.” “Ne timu,” respondis Testudo. “Atendu min tie-ĉi.” Testudo iris en la direkton de la ĝangalo. Tuj kiam la infanoj ne plu povis vidi ĝin, ĝi ekkuris al sia hejmo.
Neniu iam ajn retrovis Testudon. Sed eĉ nun, se vi tre atente aŭskultas, vi povas aŭdi en la arbaro la dolĉan sonon de fluto.
For Add My Language, a volunteer driven activity at BookBox. To know more email: addmylanguage@bookbox.com
FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios
FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android
Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Follow us ::
Twitter : http://www.twitter.com/BookBoxInc
Facebook : http://www.facebook.com/BookBoxInc/
Google+ : http://www.plus.google.com/+bookboxinc/
Printerest : http://www.pinterest.com/bookboxinc/