Klientoj finmanĝu aŭ ne revenu
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV167 (2010.06.13)
Klientoj finmanĝu aŭ ne revenu
Aŭstralia restoraciestro estas ĉagrenita de la restaĵoj lasitaj de manĝantoj. Do, ŝi komencis ordoni ke ŝiaj klientoj finmanĝu ĉion sur siaj teleroj, aŭ pagu punon kaj ne revenu.
Kuiristo Jukako Iĉikaŭa lanĉis 30-procentan rabaton por tiuj kiuj finmanĝas ĉion menditan ĉe Wafu, ŝia malgranda restoracio proksime al Sidnejo, kiu ofertas laŭaserte “senkulpan japanan kuirarton.”
La politikojn de la manĝejo listigas afiŝo sur la pordo. Legeblas “Por kontribui rekte al kreado de daŭrigebla estonteco, ni petas iomete pli de niaj gastoj ol multaj aliaj restoracioj.”
Tiu listo inkluzivas ke oni finu ĉiujn pladojn menditajn. La servistoj petas tiujn kiuj lasis restaĵojn bonvole elekti alian manĝejon la sekvan fojon.
La menuo diras “Fini vian manĝon postulas ke ĉio estu manĝita krom citrontranĉaĵoj, kaj zingibro kaj mustardo por suŝio.”
“Bonvolu noti ankaŭ ke legomoj kaj salato sur la flanko NE estas nur ornamaĵoj sed ankaŭ manĝendaj.”
La striktan politikon de Wafu bonvenigas iuj, sed kritikas kelkaj recenzistoj. Tio ne ĝenas Iĉikaŭan.
La retejo de Wafu diras ke ĝi ne estas nur restoracio; ĝi estas etendaĵo de la persona etiko de Yukako cele al nutrado kaj daŭrigeblo.
“Ni dediĉas nin ne nur al servado de manĝoj kiuj nutras kaj respektas la korpon, sed aktive diligentas pri la nocio de evitado de malŝparo, kaj traktas serioze nian respondecon por la medio kaj por daŭripovo.”