#VK22 Malferme pri la Kongresa Temo: “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” (M. Fettes)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Nia ĉi-jara temo omaĝas al la malfermo de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj, iniciato de UN kaj Unesko. Esperantistoj plej ofte havas grandan simpation por la klopodoj de malgrandaj popoloj konservi aŭ revivigi siajn lingvojn; ili povas esti mem anoj de tiuj popoloj, aŭ iliaj aktivaj subtenantoj kaj kunbatalantoj. Samtempe, multaj parolantoj de Esperanto havas nur limigitan aŭ tre minimuman konon de la specifaj situacioj de indiĝenaj popoloj, eĉ en la propra lando, por ne paroli pri la vasta gamo de tiaj lingvoj kaj kulturoj tra la mondo. En tiu ĉi programero la VK-anoj informiĝos rekte de la reĝisoro de la kongresa temo, D-ro Mark Fettes, pri la diversaj rikoltoj ĉirkaŭ la temo el la programo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Montrealo: vi povos ne nur ekkoni kelkajn trajtojn de la indiĝenaj lingvoj de Ameriko, sed ankaŭ aŭdi de kaj pri homoj kiuj mem praktike (kun)laboras por la konservado kaj disvolvado de indiĝenaj lingvoj en diversaj landoj; vi scios pri la Deklaracio de UN pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, kio helpos vin kompreni, kiel interligitaj estas lingvaj rajtoj kun aliaj indiĝenaj rajtoj, aparte la rajtoj je la tradiciaj teritorioj, sur kiuj tiuj lingvoj ekestis, kaj kiel ĉiu el ni povas agi solidare kun indiĝenaj movadoj por justeco. Tio pensigas nin, kion ni esperantistoj povas kaj devas lerni de la tradicia saĝo, profundaj ter-orientitaj kulturoj kaj nuntempaj sociaj streboj de niaj indiĝenaj samideanoj.
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2022. En UEAviva nun aperas la arkivo de la 3-a VK reklame al la 4-a VK (23-26/nov/2023). Por aliĝi al la 4-a VK vizitu: https://vk.esperanto.net
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/