Tago el la vivo de instruisto | Esperanto vlogo
Oliver rakontas publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bonvolu aboni tiun ĉi kanalon! Vi povas trovi min ankaŭ en Instagramo:
http://www.instagram.com/verdaolivo
============
Mi tagmanĝis kaj faris eksperimenton.
Mi promenas ĉiutage al la universitata manĝejo por tagmanĝi. Almenaŭ por dudek minutoj mi volas esti for de mia laborejo. Mi tial ofte promenas tra la parko de la loka universitato. Mi nun vidos kion mi povos manĝi hodiaŭ. Mi ankoraŭ ne scias, kion ili havas (por manĝi). Mi ne scias kion ili konstruas ĉi tie. Sed ekde kelkaj semajnoj oni konstruas novajn aferojn ĉie ĉi tie en la regiono (en la universitato) kaj mi tamen ne scias kion ili intencas. Post la tagmanĝo mi refoje promenis al mia laborejo kaj duono post la dua komenciĝis mia leciono kaj mi faris eksperimenton kun la klaso. Do kion ni faris? Do temas pri la bone konata eksperimento pri katalazo. Do la enzimo katalazo kapablas ŝanĝi hidrogenan peroksidon al akvo kaj ankaŭ al oksigeno kaj ni provis tiun eksperimenton, kaj ni ankaŭ mezuris la kreskon de la temperaturo. Do komence la lernantoj pureigis (miksis) terpomojn por akiri la terpomsukon kaj tiu suko nun enhavas la enzimon, kiun ni volis testi. Kaj poste ni enmetis hidrogenan peroksidon – ĝi estas treege kaŭstika substanco – tion mi devas diri. Ni devis esti treege atentemaj. Poste ni povis bone vidi, ke ne nur la temperaturo kreskis sed ankaŭ aperis granda kvanto da ŝaŭmo. Kaj la ŝaŭmo estas pro la oksigeno, kiu estis kreita. Ni do mezuris la temperaturon kaj poste ni devas fari kelkajn kalkuladojn pri la nombroj, kiujn la lernantoj eltrovis. Tiu estis mia leciono, kiun mi faris. Mi devas diri, ke purigi ĉion daŭris eĉ pli longe ol la eksperimento mem. Mi hodiaŭ nur volis doni al vi malgrandan enrigardon en mian vivon kiel instruisto kaj mi deziras al vi kiel ĉiam ĉion bonan kaj ĝis revido.