Anopluroj (pedikoj) kaj ekzantema tifo – Oldřich Arnošt Fischer
Esperantista Klubo Brno / Klub esperantistů Brno publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Anopluroj (pedikoj, la subordo Anoplura) estas insektoj el la ordo Phthiraptera. Ili estas adaptitaj al vivo sur korpoj de siaj gastigantoj kaj suĉado de ilia sango. El tri specioj, kiuj parazitas sur homoj, estas la plej danĝera la pediko Pediculus humanus, kiu kaŝe vivas en faldoj de vestaĵoj kaj de tie atakas homojn. Ĝi facile disvastiĝas en lokoj, kie estas multe da homoj kaj malbonaj higienaj kondiĉoj (kazernoj, tranĉeoj, bunkroj, malliberejoj ktp.). En intesto de la pedikoj evoluas la rikecio Rickettsia prowazeki. Dum suĉado de la sango infektita pediko infektigas homon per la rikecioj, kiuj povas kaŭzi ekzanteman tifon (tio ne estas intesta tifo). Plej ofte post la 1-2 semajnoj malsanulo eksuferas de febro kaj tremfebro. Konscio de la malsanulo estas nebuligita, sed iam li havas halucinojn. Ĉefa simptomo estas ekzantemo sur korpo, sed nek sur faco nek sur palmoj. Se oni la malsanon efike ne kuracas, la malsanulo povas morti. Transmitadon de la rikecioj pere de P. humanus pruvis Charles Jules Henri Nicolle kaj inter militkaptitoj detale studis Stanislav Provázek kaj Henrique da Rocha Lima, kiuj ambaŭ infektiĝis kaj mortis. Pro tio oni la kaŭzanton de ekzantema tifo nomigis Rickettsia prowazeki da Rocha Lima, 1916. Dum la dua mondmilito Rudolf Weigl eltrovis la unuan efikan vakcinon kontraŭ ekzantema tifo. Tiel li savis vivojn de miloj da homoj, kiuj ĝustatempe estis vakcinitaj aŭ fabrikante la vakcinon laboris en lia instituto kaj tiel ili evitis transportojn en koncentrejoj. Nuntempe oni kapablas ekzanteman tifon kuraci per antibiotikoj (tetraciklino, kloramfenikolo). Aliaj du pedikaj specoj, kiuj parazitas sur homoj (Pediculus capitis kaj Phthirus pubis), la kaŭzanton de ekzantema tifo ne transmisias.
Tekston de la prelego en PDF vi povas elŝuti ĉe https://www.esperantobrno.cz/malnova/fischer-anopluroj-241016.pdf