La Feliĉo
Esperantistino20 publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Teksto kaj muziko: Ramona val Dalsen
Libro: 100 jaroj da kantado en Esperanto.
La feliĉo ne troviĝas en la mono,
En juvelaro aŭ eĉ en ora krono.
La feliĉo ne estas aĉetaĵo,
Ĝi ne aperas per iu posedaĵo.
Ĝi veturas ne en luksa aŭtomobilo,
Kaj ne flugas en privata aviadilo.
Ĝi ne vivas en grandegaj, riĉaj domoj,
Aŭ en la agoj de festamantaj homoj.
Sed la feliĉo, kiel simpla, bela flor’,
Unue kresku en nia propra kor’.
La feliĉo povas kuŝi en rideto
Aŭ en ĝojkrio de gaja infaneto.
La feliĉo povas kuŝi en fideleco,
Aŭ en kompreno de sincera amikeco.
Ĝi troviĝas ofte nur en simpla gesto
Pro kio tag’ povas aspekti kiel festo.
Ĝi malsama estas ja por ĉiu homo,
Ĉu li loĝas en domaĉ’ aŭ luksa domo
Sed la feliĉo, kiel simpla, bel flor’,
Unue kresku en nia propra kor’.
#esperanto #muziko #lafelicxo