Drama enaera savo de paraŝutisto

Radio Verda publikigis antaŭ 2 monatoj

01:16 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV164 (2010.04.25)

Drama enaera savo de parashutisto

Katharina Wagner saltis el aviadiloj pli ol 1000 fojojn chirkau sia hejmlando Germanio.

Chi tiun fojon, la 24-jarulino de Braunschweig kun tri amikoj enaerighis de la flugkampo Magdeburg.

Kiam shi saltis de la aviadilo, subita ventego jhetis shin kontrau la fuzelagho.

Tio vundis shian shultron tiel severe ke shi ne povis uzi sian brakon por tiri la shnuron por malfermi sian parashuton.

Kio sekvis, lau observanta flugejisto, estis kvazau el holivuda filmo.

Alia parashutistino kiu saltis samtempe, vidis la akcidenton kaj sekvis Katharinan. Post serio da ruzaj manovroj, shi atingis Wagner kaj funkciigis shian parashuton.

Tamen, ne povante stiri sin, Katharina trafis lampfoston antau ol surterighi sur autovojo.

La akcidento rompis unu brakon kaj vundis ambau krurojn, sed la universitata kliniko en Magdeburg antauvidas plenan resanighon.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj