Triesto kaj la Itala Kongreso de Esperanto
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 1-an de oktobro 2019 en la Esperanta Retradio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:
En mia artikolo de la 27-a de aŭgusto mi diris, ke en tiu momento mi partoprenas en la Itala Kongreso de Esperanto kaj mi prezentis mallongan (kopiitan) historion de la kongresurbo Triesto.
Ĉar mi (kaj mia edzino) volis profiti de nia estado en Italio por viziti aliajn partojn de tiu bela lando, ni ĉeestis la 7-tagan kongreson nur dum tri tagoj. Pro tio mi ne povas transdoni impresojn de la tuta kongreso.
Kio ege impresis sendube ĉiujn partoprenantojn estis la kongresejo: ĝi estis la plej elstara, kvinstela hotelo de la urbo, Savoia Excelsior Palaco, impona, belega kaj eleganta konstruaĵo el la 19-a jarcento. Evidente en tia hotelo ankaŭ la salonoj estas belaj, kaj ni ŝatis aparte la agrablan temperaturon en ili (nek frida nek varmega).
Estis aliĝintaj 246 esperantistoj, kaj kiel mi jam diris en mia antaŭa artikolo pri la kongreso, partoprenis homoj el pluraj landoj, fakte nekredeble granda nombro: pli-malpli 110 (do inter triono kaj duono de la tuta aliĝintaro). Kelkaj el ili estas tre konataj en Esperantujo, inter aliaj Anna Löwenstein (kiu donis kurson por komencantoj), Maritza Gutiérrez González kaj Peter Baláž. Ankaŭ italaj geprelegintoj estas konataj, ekzemple Renato Corsetti, Nicola Minnaja kaj Michela Lipari (i.a. prezidantino de LKK).
La temo de la kongreso estis “Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ”. Kiel en ĉiuj kongresoj evidente ne ĉiuj prelegoj pritraktis tiun temon, sed inter la tiutemaj prelegoj mi povas citi jenajn titolojn: “Movebleco kaj inkluzivo en multlingva Eŭropo”, “Lingva politiko kaj lingva justeco en nuntempa Eŭropo”, “Kulturaj diferencoj inter Eŭropo kaj Azio”, “Plurlingvismo kaj la rolo de poliglotoj en ĝi”, “Hungario kaj la problemo de internacia komunikado”, “Komparo inter la originala literaturo de la Esperanto-komunumo kaj tiuj de aliaj planlingvaj komunumoj”.
Granda kaj interesa parto de la kongreso estis seminario pri Leonardo da Vinci (pro la 500-a datreveno de lia morto). Entute ok prelegoj pritraktis lian vivon kaj verkon, ekzemple “Renesanca malfermiteco al multkulturismo”, ”Ĉu Mona Lisa havas sekretojn?”, “Kono pri lingvoj de Leonardo”, “Leonardo kaj la Angloj”.
La partoprenintoj povis ĝui ne nur belegan, elegantegan kongresejon, sed ankaŭ tre agrablan marbordan urbon. Kvankam Triesto havas nur ĉirkaŭ 210.000 enloĝantojn, ĝi posedas – i.a. pro tio, ke ĝi estis dum multaj jaroj la haveno de la Aŭstra-Hungara Imperio – multajn imponajn kaj belajn konstruaĵojn, inter kiuj elstaras tiuj kiuj situas je la tri flankoj de la plej granda kaj grava placo, Piazza Unità d’Italia (Placo Unueco de Italio); je la kvara flanko ĝi estas “malferma”, kun vido al la maro. Estas tre agrable promeni en la larĝaj aŭ mallarĝaj stratoj de la urbo (pluraj el ili en piediraj zonoj), kaj valoras la penon ekkoni la plej interesajn vizitindaĵojn, ĉefe la ne tre grandan, sed belan marbordan palacon Miramare, la antikvan katedralon kaj kelkajn aliajn preĝejojn (ekzemple la ortodoksa Sankta Spiritiono, konstruita en la 19-a jarcento en novbizantina stilo).
Ni ege bedaŭris ne povi resti en la kongreso kaj en Triesto pli da tempo por profiti de pliaj prelegoj, partopreni en ekskursoj kaj ekkoni pliajn vizitindaĵojn.