5 | La Unua Libro de Esperanto, de Zamenhof | 박기완 (BAK, Giwan) – 중국 조장대학 교수, KEA 지도위원
한국에스페란토협회 / KEAviva publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
6월 15일 강의 내용
I
La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
a) Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke ĝi povu facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko —neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo. La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko, estas klara por ĉiu.
b) Mi kreis regulojn por vortofarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon — dank’ al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso — pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj. Tion ĉi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple :
1) La prefikso « mal » signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo; sekve, sciante la vorton « bona », ni jam mem povas formi la vorton « malbona », kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo « malbona » estas jam superflua; alta — malalta; estimi — malestimi k. t. p. Sekve, ellerninte unu vorton « mal », ni jam estas liberigitaj de la lernado de grandega serio da vortoj, kiel ekzemple « malmola » (sciante « mola »), malvarma, malnova, malpura, malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p.
2) La sufikso « in » signifas la virinan sekson : sekve, sciante « frato », ni jam mem povas formi « fratino », patro — patrino. Sekve superfluaj jam estas la vortoj « avino, filino, fianĉino, knabino, kokino, bovino » k. t. p.
3) La sufikso « il » signifas instrumenton por la donita farado. Ekzemple tranĉi —
tranĉilo; superfluaj estas : « kombilo, hakilo, sonorilo, plugilo, glitilo » k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj sufiksoj.
#한국에스페란토협회 #Korea_Esperanto_Asocio #한에협 #KEA #KEAviva #에스페란토 #Esperanto #세계어 #국제어