Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Memoreto pri LOUIS CHRISTOPHE ZALESKI ZAMENHOF

SvisRaporto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Mi filmis tiun scenon dum la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo 2015. LOUIS-CHRISTOPHE ZALESKI-ZAMENHOF forpasis la 9an de octobro 2019.

LOUIS-CHRISTOPHE ZALESKI-ZAMENHOF (1925-2019)
Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, mortis la 9-an de oktobro 2019 en Parizo) estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte pri premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof. Li estis filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Li estis Honora Membro de UEA.
Li studis en Varsovia Politekniko 1946-49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj Margaret (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.
Li loĝis en Parizo kun la edzino Juliette, naskita Sekrecka. Li parolis la francan, anglan kaj Esperanton, sed hejme la polan. Li havis la francan kaj polan civitanecojn, estis honora urbano de Bjalistoko.
En 1934 Ludoviko esprimis la deziron partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo. Liaj gepatroj asertis, ke partopreni en Esperanta kongreso, sen koni tiun ĉi lingvon mistrafigas la celon. La filo helpata de siaj onklinoj Zofia Zamenhof kaj Lidia Zamenhof entuziasme eklernis kaj ekposedis flue la lingvon internacian. Tiel komenciĝis lia nova rolo de la „eta princo” dum laŭvicaj Esperantaj kongresoj. Li iĝis objekto de interesiĝo por la kongresanaro: en Stokholmo – 1934, en Romo – 1935, en Vieno – 1936 kaj en Varsovio – 1937, kie li nome de la familio Zamenhof, salutis la kongresanojn. Septembre 1939 la germanaj aviadiloj bombardis Varsovion. La domo ĉe la Królewska-strato 41, en kiu loĝis la familio Zamenhof, estis komplete detruita. Tiam Ludoviko estis nur 14-jara knabo.
En la lasta fazo de sia longa inĝeniera kariero d-ro Zaleski-Zamenhof montriĝis pioniro de streĉbretona konstruado de platformoj, por ĉerpi petrolon de sub la marfundo. Multajn jarojn li lekciis pri la teorio de konstruado en la Arkitektura Altlernejo en Parizo. Li estis ankaŭ kontrakta profesoro en Politekniko de Milano pri markonstruado el streĉita betono, krome lekciis de tempo al tempo pri la sama studobjekto en pluraj landoj, interalie en polaj politeknikoj en Gdansk kaj Bjalistoko. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof emeritiĝis 1993, sed li plu disponigis laŭbezone sian scion kaj sperton kiel konsultisto.
En 1987 Varsovio, kiel „lulilo de Esperanto”, estis ĝusta loko por celebri la centjaran jubileon de la lingvo internacia. La 72-a Universala Kongreso de Esperanto en la ĉefurbo de Pollando evidentiĝis la plej granda en la historio de la movado. Ĝi allogis 6 mil partoprenantojn, sen kalkuli proksimume unu milon da gastoj, kiuj alvenis sen la formala aliĝo el Sovet-Unio kaj el aliaj t.n. socialismaj landoj. La direktoro de UEA, Simo Milojević, sukcesis retrovi en diversaj landoj de la mondo sep membrojn de la Zamenhofa familio, kiuj alvenis kiel honoraj gastoj, inter ili Louis Christophe Zaleski-Zamenhof kun la edzino Juliette. Li, kiel la nepo de la kreinto de Esperanto, varsoviano kaj monde renoma konstruisto de „artefaritaj insuloj” sur maroj kaj oceanoj, montriĝis aparta atrakcio por ĵurnalistoj, sed ankaŭ por la kongresanoj.
Louis C. Zaleski-Zamenhof, reaperinte en la movado post dudekjara paŭzo, jam firme restis en ĝi. Li engaĝiĝis en la popularigon de la lingvo internacia kaj ĝia ideo per siaj intervjuoj por amaskomunikiloj. Li ankaŭ renkontiĝadis kun esperantistoj, kion respegulas la filmo aperinta en la Pola Televido s.t. „Śladami Dziadka” (Spuroj de la Avo). En ĝi la nepo estas montrita en kelkaj lokoj, ligitaj kun lia avo Ludoviko Zamenhof.
Bjalistoko iĝis ofta vizitcelo de L.C. Zaleski-Zamenhof. En la jaro 2000 li akceptis simbolan diplomon pro la fakto, ke lia avo Ludoviko Zamenhof gajnis la unuan lokon en la plebiscito por „Bjalistokano de la 20-a jarcento”. En la jaro 2007 li estis nomita honora urbano de Bjalistoko apud 14 aliaj distingitoj, inkluzive de Józef Piłsudski kaj Lech Wałęsa. Li plurfoje vizitis Bjalistokon kiel membro de la Fondumo Zamenhof respondeca pri la konstruo de Zamenhof-Centro.
Pli da informoj legu en la teksto de Roman Dobrzyński, aperigita en Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Louis-Christophe_Zaleski-Zamenhof

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi vidas per …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?