Mi dankas pro muziko. Melodio de Oksana Ryden, vortoj de Marina Moritz
Marina Moritz publikigis antaŭ 7 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi ne scias
kia iĝus mia mondo
Mi ne scias
ĉu atendus min
estonto
interesa multkolora
aŭ komforta
Mi ne scias sed mi volas
trovi vortojn
Trovi vortojn
por rakonti en la kanto
pri la fortoj kiujn donas Esperanto
Pri veturoj
pri amatoj
pri amikoj
Kaj verŜajne plej Ŝatata-
pri muziko
Muziko
malfermu malkovru
la vojon
Al vivo malpovra
la vojon al maro al steloj
la vojon al simpla fabelo
Naskiĝu ideoj kaj ritoj
pereu Ĝentilaj invitoj
al iuj renkontoj sensencaj
La fino fariĝu komenco
Komencantoj
bone lernas Esperanton
Se dum ĉiu leciono
sonas kantoj
de Ĵomart
aŭ de Soroka
aŭ de Lena
la sukceso tiam certe
Iĝas plena
Kaj sukceso
estas nia bonhumoro
vort’ karesa
kant’ senĈesa
am’ fervora
Blua flavo
Malsufero
malsopiro
Kaj verŝajne la plej grava-
la inspiro
Inspiro denove min benas
Ĉar nokte Oksana alvenas
Pavlina kaj Vova matene
Kaj tage eĉ Ĵenja kaj Lena.
Mi dankas
pro varmaj renkontoj
pro viaj sinceraj rakontoj
Mi dankas vin karaj amikoj
Sed plej dankas mi
pri muziko