Konsumprioritato
Comment with Lucia publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Amikoj, hieraŭ ni parolis pri “Konfido estas grava por fari ekonomian laboron”, hodiaŭ nia temo estas pri “Konsumo”.
Ni ĉiuj scias, ke la konsumo estas eksterordinare grava por la nacia ekonomio. En la lastaj jaroj, kvankam la konsumo forte suferis, tamen ĝi ankaŭ montras, ke restas granda spaco por disvolviĝo. En la specifa plano de la Centra konferenco pri Ekonomia Laboro, la unua punkto menciis “enlandan postulon” kaj “konsumon”. “Koncentru energion sur vastiĝon de enlanda postulo. Prioritatigu la reakiron kaj ekspansion de konsumo.” Do, kiel restarigi kaj vastigi konsumon? Tri laborpostuloj estas prezentitaj: plibonigo de konsumkapablo, plibonigo de konsumkondiĉoj kaj novigo de konsumejoj.
Ekzemple, multaj lokoj de Ĉinio komencis disdoni novan rondon de konsumkuponoj. Krome, kelkaj pitoreskaj lokoj remalfermiĝis, kaj kelkaj aĉetfestivaloj ankaŭ komenciĝis ĉe la fino de la jaro. Kvankam la efiko de la epidemio ankoraŭ ekzistas, la vigleco de la ĉina ekonomio rapide resaniĝas, metante solidan bazon por glata komenco de la ekonomio venontjare. Ni rigardu la videojn kaj intervjuojn.
Kun la kontinua optimumigo de regadaj kaj preventaj rimedoj kontraŭ la epidemio, la vigleco de konsumado de multaj lokoj en Ĉinio revenas. La turisma merkato kiu estis plej serioze trafita en la pasintaj tri jaroj estas unu el ili.
Zheng Bin, ĝenerala sekretario de Guilin-a Asocio de Turistaj Hoteloj
Nuntempe venas du gravaj vojaĝpintoj – la Novjaro 2023 kaj la Printempa Festo. La serĉoj kaj vidoj pri la hoteloj kaj hejm-hoteloj en Guilin revenis al 60 procentoj de tio en 2019. Estas rimarkinda pliiĝo en rezervoj.
En la urbo Nankino de ĉina orienta provinco Jiangsu, la loka registaro lanĉis la “Planon de Malgranda Vendejo” por helpi malgrandajn vendejojn solvi financajn malfacilaĵojn, redukti operaciajn kostojn kaj subteni interretan ciferecan transformon de malgrandaj vendejoj.
Yang Tian, estro de malgranda vendejo en Nankino
Ni ricevis iom da konsum-flua subteno interrete per la “Plano de Malgranda Vendejo” de Douyin-platformo (TikTok). Ni ankaŭ aktive lanĉis kelkajn preferajn agadojn eksterrete por pliigi la gluecon de niaj klientoj kun interagoj.
Lai Linyuan, posedanto de manĝejo
La Centra konferenco pri Ekonomia Laboro diris, ke Ĉinio prioritatigos la ekspansion de konsumo, kaj mi havas plenan fidon pri disvolvado de mia malgranda manĝaĵa komerco.
Liu Renyuan, oficialulo de Chengdu-a Alt-teknologia Investa Grupo
Konfido estas tio, kion la merkato plej bezonas por restaŭro. Kompreneble, komercistoj ne kuraĝas tro multe investi, kaj civitanoj ne kuraĝas tro multe elspezi. Nu, post la malstreĉiĝo, ni povas imagi, ke ekonomia disvolviĝo eniros en procezon de akcelo kaj reakiro.